Paŭlo Béldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BÉLDI Pál [pr. be:ldi] estis hungara grandbienulo en Transilvanujo naskiĝinta ĉirkaŭ 1622 kaj mortinta en Stambulo en la fino de 1679.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béldi edukiĝis en la kortego de Georgo Rákóczi la 1-a. En 1657 dum la militmarŝo al Pollando li estis komandanto de la ĉevalistaro. Li estis kaptita de tataroj kune kun la militistaro kaj el kaptiteco li liberiĝis nur en julio 1661. Li estis unu el plej konfidencaj konsilanto de reganto Apafi la 1-a. Liaj malamikoj en 1676 akuzis lin antaŭ la reganto, ke li deziras havigi la tronon kaj tial la reganto fermis lin en malliberejon en marto 1676, el kiu li liberiĝinte la 31-an de marto 1677, organizis atakon armitan kontraŭ Mikaelo Teleki, sed pro malsukceso li fuĝis en Turkujon. La sultano al peto de Apafi fermis lin en la Septuron. Tie li mortis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon