Septuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yedikule Hisar (La fortikaĵo Septuro)

La Septuro (turke Yedikule) estas historia konstruaĵo sudokcidente de Istanbulo, sur bordo de la Marmora maro. La plej malnova turo staris jam en la antikvo kaj la bizanca imperiestro Teodosio konstruigis pluajn du apud ĝi kaj ĉirkaŭis la tri turojn per ŝtonmuro. Oni konstruis poste 4 pluajn turojn kaj tiel elformiĝis la nuna nomo, Septuro.

Mohamedo la 2-a - post kiam li okupis Konstantinopolon – renovigis la turojn kaj transformis la tuton al fortikaĵo, kiu servis kiel loĝejo por la janiĉaroj, poste kiel ŝtata prizono.

La tempo kaj la tertremoj detruis 4 turojn, du pluaj kolapsis pro la tertremo de 1768. Restis la tiel nomata sangoturo, kie oni prizonigis eminentulojn.

Inter la muroj mortis 7 detronigitaj sultanoj, oni pendigis la kapon de la vikimoj sur la eksterajn murojn.

La konstruaĵo havis gravan rolon en romano de Géza Gárdonyi Steloj de Eger.