Pearl-kaj-Hermes-atolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de NASA.
Batimetria mapo.

La Pearl-kaj-Hermes-atolo, atolo Pearl kaj Hermes, aŭ en angla Pearl and Hermes Atoll kaj en havaja Holoikauaua, estas parto de la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj. Nome laŭ du anglaj balenŝipoj, nome Pearl kaj Hermes, kiuj vrakis tie en 1822, ekzistas kelkaj malgrandaj sablecaj insuletoj, kiuj enhavas lagunon kaj ĉirkaŭataj de koralrifoj. Tiuj insuloj estas senvegetalaj, escepte pro kelkaj specioj de herboj. La totala terareo de ĉiuj ties insuletoj estas 35.998 ha. La atolo havis sian plej grandan gravon pro la komerco de perloj. En 1927, la kapitano William Greig Anderson estis fiŝkaptante tinusojn kaj dume oni malkovris kusejojn de perloj en la laguno. Tio malfermis la unuan komercan aktivecon ene de la atolo, sed la perla komerco daŭris nur kelkajn jarojn. La havaja registaro poste malpermesis komercan aktivecon kaj deklaris la areon kiel birda rifuĝejo. Junie 2006, George W. Bush deklaris la atolon kaj aliajn partojn de la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj Nacia Marmonumento Papahanaumokuakea.

Koordinatoj: 27° 48′ N 175° 51′ U / 27.800 °N, 175.850 °U / 27.800; -175.850 (mapo)