Pedagogio de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por Pedagogio de Jesuo oni intencas ne lian specifan instruaĵon pri tiu temo science aŭ almenaŭ amatore pritraktita, sed tiuspecajn elementojn dedukteblajn el liaj vortoj kaj konduto. Ne penseblas ke la specifa kaj intensa kontakto kun la amasoj kaj kun la disĉiploj ne lasis spurojn el kiuj eblas alestiĝi la pedagogio de Jesuo. Fakte, grandaj teoriuloj kaj edukistoj tion malkovris kaj al tiu pedagogio apelaciis, kiel Maria Montessori kaj ties kelkaj disĉiploj kiuj demonstris ekstraebla en la Evangelioj vera pedagogio.

Tiuj edukaj kaj pedagogiaj elementoj kutime resumiĝas tiel:

Bazaj elementoj de la Jesua pedagogio

1) Fidindeco kaj konfidebleco.

La kredebleco de Jesuo naskiĝis precipe el la fakto ke li montris posedi konvinkojn kaj el lia kongrueco inter la diro kaj la faro. Renkontante aŭ dialogante kun Jesuo, ĉiuj ekperceptis ke en li ne estis rompo inter parolo kaj agado kaj konduto kaj sentoj. Kaj estas ĝuste el tia integreco ke naskiĝis lia aŭtoritateco, ke pelis homojn mirigi kaj krii: «kio estas ĉi-tio? Nova doktrino instruata kun aŭtoritato (Mk 1,27)

2) Senrezerva akcepto

Alia karakterizo de Jesuo, kiu emerĝas el liaj renkontoj kun homoj, vidiĝas en lia kapablo akcepti ĉiujn. Kiel tio eblis? Li kapablis ne nutri antaŭjuĝojn, li vole sukcesis krei spacojn de konfido kaj libero por ke la alproksimiĝanto povu malfermiĝi sentime kaj sen sin senti juĝata. Sur la stratoj, laŭlonge de la lagrandoj, en la domoj, en la sinagogoj, Jesuo kreis akceptan spacon inter si kaj la alia veninta al li aŭ serĉita de li; li ĉiam precipe prenis la sintenon de aŭskultanto, provante percepti alies deziron, alies bezonon. Jesuo renkontis la alian ne kiel pekulon, kiel malriĉulon, kiel subprematon ktp. Tio signifus enfermi la alian en kategorio, signifus redukti la alian al io kio estas nur unu aspekto de lia personeco. Ne, Jesuo renkontis la alian kiel homon, nome kiel ano de la homaro, egala en digneco al kiu ajn homo. Kaj en tia akcepto, li lerte vidis ankaŭ ja jes la malriĉulon, la pekulon, la suferanton. Tion oni komprenu ankaŭ el la paraboloj, se ne sufiĉas la Samarianino (Jo 4,1), Zakĥeo, la Denaska Blindulo...

3) Starti el la punkto alirebla por la bono.

Se li respondas al renkontito, Jesuo sondas la qvqnton da fido jam kuŝanta en li, kvazaŭ li volus reveki kaj emerĝigi la fidon. Li sciis, fakte, ke la fido estas persona ago, kiun ĉiu devas plenumi laŭlibere: neniu povas kredi por alia! Jesuo sciis, ke en la homoj emas persisti la manko je kredo-fido, sinteno kiu lin mirigis kaj bremsis lian agado en ilia avantaĝo. (v. Mk 6,6). Jesuo serĉadis, male, en la renkontito la fidon sinceran, kaj kiam ĝi klare alestiĝis li povis diri: «via fido vin savis(Mk 5,34)».

4) Orientigi en la direkto de la plejfina celo.

Carl Heinrich Bloch, Surmonta Parolado.

Fine, rimarkindas kiel la eduko al la kredo-fido estas adresita al la anonco de la Dia Regno, al Bona Notico laŭ kiu Dio regnas: Jesuo ne referencas al si mem, sed en la evangelizado li decentriĝis rilate al Dio, al la Patro kiun, kun nesuperebla konfido, li alvokas: «Aba, Paĉjo (Mk 14,36)».

Pere de sia homega vivo, do kiel vera homo, la aŭtenta Adam de Dio volita «Kol 1,15-16), Jesuo rakontis kaj anoncis Dion; li montris kiel Dio regnis sur li kaj, per tia regno, Jesuo mem povas batali kaj venki la malsanon, la malbonon, la suferon, la morton. Ĝuste pro tio ke mem lin vidis tiamaniere vivi, Johano povis skribi: «Dion neniu vidis, ĝuste li mem, Jesuo, pri Li deklaris (Jo 1,18)».

Vidu ankaŭ

Jesuo Kristo

Logos

Eksteraj ligiloj

[1]

[2]

[3]


Bibliografio

Enzo Bianchi, La Scuola e l’Uomo, n. 3-4 marzo aprile 2010.

Enzo Bianchi, Educare cristianamente, LDC, 2008.