Pedro Hernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Hernández
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1966 (1966-02-17) (58-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pedro A. HERNÁNDEZ ÚBEDA (naskiĝinta la 17-an de februaro 1966 en Madrido) estas hispana esperantisto, filologo kaj jura tradukisto de slavaj lingvoj. Vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio ekde 2008, la 5-an de julio de 2009 estis elektita prezidanto post la demisio de la antaŭa prezidanto. Li demisiis en 2011 kaj estis anstataŭita de José Antonio del Barrio.

Li estas ankaŭ membro de, interalie, SAT, SAT en Hispanio, TEVA kaj Internacia Naturista Organizo Esperantista. Li loĝas en Madrido, kaj havas du filinojn, Jasna, kaj Flora, denaskaj Esperanto-parolantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]