Pefredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pefredo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Forkiso
Patrino Keto
vdr

Pefredo estis unu el tri Graioj, fratinoj de Gorgonoj; Graioj estis filinoj de la mara dio Forkiso kaj la mara diino Keto. Fratinoj de Pefredo estis Enio kaj Deino.

Tuj post sia naskiĝo ili aspektis kiel maljunulinoj kaj pro tio homoj nomis ilin tiel (traduko de Graioj estas maljunulinoj). Ili ĉiuj kune havis nur unu okulon kaj nur unu denton, kiujn ili interpruntadis.

Graiojn oni konsideris gardantinoj de la vojo al Gorgonoj kaj al armiloj, per kiuj Gogonoj povis esti venkitaj. La heroo Perseo forrabis la okulon kaj la denton de ili kaj redonis tiujn ĉi korpopartojn nur kiam Graioj montris al li vojon al nimfoj el Stigio, de kiuj li ricevis armilojn por batalo kontraŭ Gorgonoj.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pefrédó en la ĉeĥa Vikipedio.