Pensilvania Kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pensilvania Kanalo
canal network
Lando(j) Usono vd
vdr
Delaware Canal State Park en Bristol.

La Pensilvania Kanalo (foje Pensilvania Kanalsistemo) estis kompleksa sistemo de transportaj infrastrukturoj kiel kanaloj, akvobaraĵoj, kluzoj, rimorkejoj, akveduktoj kaj viaduktoj. Tiu kanalsistemo estis konstruita kaj kunigita laŭlonge de kelkaj jardekoj starte en 1824, nome jaron de la unua permesleĝo kaj buĝeto. Tio estas komparebla kun la unua uzo de fervojo en Nordameriko nome en la jaro 1826, kaj la gazetaro kaj la Pensilvania Asembleo de 1824 postulis la terminon de proponitaj vojrajtoj ĉefe por la kanaloj de la Ĉefa Linio de Publikaj Vorkoj konstruita je la suda parto de Pensilvanio.

Aprobita en la epoko kiam fervojoj estis ekintaj, la fokuso de la leĝo estis krei, pere de kanalsistemo, la kapablon navige transporti grocojn kaj konekti Filadelfion kun Picburgo kaj, pli grave, trans la ĵus kreskantaj merkatoj en la disvolviganta Nordokcidenta Teritorio atingita pere de la rivero Ohio, nuntempe nomata Mezokcidento.

Finita la vojsistemo en 1834, la veturo el Filadelfio al Pitsburgo povis esti farita en 3–5 tagoj, depende de la veterkondiĉoj.

Divizioj[redakti | redakti fonton]

La sistemo estis dividita en diversaj divizioj, nome la jenaj:

  • Main Line, ĉefa linio:
    • Orienta Divizio-Pensilvania Kanalo, Columbia ĝis Clarks Ferry, 43 mejloj (69 km)
    • Juniata Divizio-Pensilvania Kanalo, Juniata Akvedukto ĝis Hollidaysburg, 127 mejloj (204 km)
    • Okcidenta Divizio-Pensilvania Kanalo, Johnstown ĝis Pittsburgh, 104 mejloj (167 km)
    • Allegheny Outlet-Pensilvania Kanalo, Okcidenta Divizio ĝis Allegheny River, 0.75 mejloj (1.21 km)
    • Kittanning Feeder, Kittanning ĝis Okcidenta Divizio, 14 mejloj (23 km)
  • Reto Susquehanna, tiuj kanaloj estis ĉiuj konektitaj rekte al branĉoj de la Rivero Susquehanna, kaj plej estas teknike navigeblaj.
    • Pensilvania Kanalo (Susquehanna Divizio), Clarks Ferry ĝis Northumberland, 41 mejloj (66 km)
    • Pensilvania Kanalo (Okcidenta Branĉo Divizio), Northumberland ĝis Farrandsville, 73 mejloj (117 km)
    • Pensilvania Kanalo (Norda Branĉo Divizio), Northumberland ĝis New York State line, 169 mejloj (272 km)
    • Wiconisco Kanalo, Clarks Ferry ĝis Millersburg, 12 mejloj (19 km)
    • Lewisburg Cut, Okcidenta Branĉo Divizio ĝis Lewisburg, 0.75 mejloj (1.21 km)
    • Bald Eagle Cut, Okcidenta Branĉo Divizio tra Lock Haven ĝis Bald Eagle Creek, 4 mejloj (6 km)
  • Beaver kaj Erie
    • Beaver Divizio, Ohio Rivero en Beaver ĝis Pulaski, 31 mejloj (50 km)
    • Shenango Divizio, Pulaski ĝis lago Conneaut, 61 mejloj (98 km)
    • Conneaut Divizio, Conneaut ĝis Erie, 46 mejloj (74 km)
    • French Creek Feeder, Meadville ĝis lago Conneaut, 25 mejloj (40 km)
    • Franklin Line, French Creek Feeder ĝis Franklin, 22 mejloj (35 km)
  • Delavaro
    • Delavara Divizio, Easton ĝis Bristol, 60 mejloj (97 km)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]