Peter Hacks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Hacks

Peter HACKS [peter haks] (naskiĝis la 21-an de marto, 1928, mortis la 28-an de aŭgusto, 2003) estis germana verkisto.

Peter Hacks naskiĝis kiel filo de advokato en Vroclavo. Ekde 1947 li studis kaj laboris en Munkeno kaj en 1955 li pro politikaj kialoj transloĝiĝis al Orienta Berlino. Tie li fariĝis membro de la Berliner Ensemble, teatra ensemblo gvidata de Bertolt Brecht. Ekde 1963 li plene dediĉas sin al la verkado.

La verkaro de Peter Hacks konsistas ĉefe el teatraĵoj, sed ankaŭ el poemoj, eseoj kaj infanlibroj. Kvankam la politikaj opinioj de Hacks ofte elvokas akran kritikon, li nuntempe apartenas al la plej renomaj germanaj dramistoj.

Listo de verkoj

  • Das Windloch (infanlibro, 1956)
  • Der Frieden (komedio, 1963)
  • Der Flohmarkt (poemoj por infanoj, 1965)
  • Moritz Tassow (komedio, 1965)
  • Amphitryon (komedio, 1968)
  • Ein Gespräch im Hause Stein über den abwesenden Herrn von Goethe (dramo, 1976)
  • Senecas Tod (dramo, 1978)
  • Pandora (dramo, 1981)
  • Historien und Romanzen (rakontoj, poemoj kaj eseoj, 1986)
  • Die Gedichte (poemoj, 1988)
  • Fafner, die Bisammaus (dramo, 1992)