Peter T. Daniels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter T. Daniels
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1951 (1951-12-11) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr

Peter T. Daniels (naskiĝis la 11-an de decembro 1951) estas usona lingvisto, fakulo pri la diversaj skribsistemoj de la mondo kaj ilia klasifiko (t.n. «tipologio»).

Biografio[redakti | redakti fonton]

P.T. Daniels studis lingvojn ĉe la Kornela Universitato kaj la Universitato de Ĉikago. Li instruis ĉe la Universitato de Viskonsino-Milvokio kaj Ĉikaga Ŝtata Universitato. Nun li loĝas en Novjorko.

Kunlabore kun William Bright li redaktis la ampleksan verkon en:The World's Writing Systems (t.e. «La skribsistemoj de la mondo»), renoman en la anglalingva lingvoscienco.

Novaj terminoj[redakti | redakti fonton]

En serio de siaj publikaĵoj ekde 1990 P.T. Daniels reviziis la klasifikon de skribsistemoj; ĝi pleje impresis per redifino de la termino alfabeto, kaj enkonduko de neologismoj abĝado (angle abjad) kaj abugido (angle abugida). Tiuj terminoj enmodiĝis en la anglalingva literaturo; la angla Vikipedio uzas ilin kiel definitive establitajn, kvankam en diversaj landoj oni kritikas tiujn reviziojn.

Abĝado tradicie estas nomata «konsonanta skribsistemo» — termino sistema, memklariga, radikŝpara. Vd la sekcion Pri la termino «abĝado» en tiutitola artikolo.

Abugido tradicie estas nomata «konsonanta-silaba alfabeto». Ĉi-okaze temas ne pri skribsistemo, sed pri la grafemoj de esence silaba skribsistemo; P.T. Daniels ofte konfuzas tiujn nociojn.

La plej ŝoka ŝanĝo koncernas la terminon alfabeto. P.T. Daniels nomas tiel la konsonanta-vokalan skribsistemon kaj ties liter-aron (plu la sama konfuzo); li rifuzas tiel nomi la liter-arojn senvokalajn: «La t.n. fenica alfabeto, hebrea alfabeto, araba alfabeto ktp estas malĝuste nomataj „alfabetoj“, ĉar ili fakte estas abĝadoj». Ĉi tiu ŝanĝo tro devias de kutima internacia vortuzo komunlingva kaj faka, do ĝi malofte estas obeata; ekz‑e la angla Vikipedio, kiu ĝenerale sekvas la Danielsan sistemon kaj faras la ĵus cititan deklaron, tamen titolas la koncernajn artikolojn en:Hebrew alphabet, en:Arabic alphabet ktp. Strange estas deklari principon kaj sisteme ĝin malobei.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiel tradukisto kaj prilaborinto:
    • Gotthelf Bergsträsser: Introduction to the Semitic Languages. Text Specimens and Grammatical Sketches. Translation with Notes and Bibliography and an Appendix on the Scripts. Eisenbrauns, Winona Lake IN 1983, ISBN 0-931464-10-2.
  • Kunredaktore kun William Bright:
    • The World’s Writing Systems. Oxford University Press, New York NY k.a. 1996, ISBN 0-19-507993-0.
  • Kiel tradukisto:
    • Pierre Briant: From Cyrus to Alexander. A History of the Persian Empire. Traduko el la franca en la anglan.

Eisenbrauns, Winona Lake IN 2002, ISBN 1-57506-031-0.