Petro Váradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁRADI Péter, Várdai (va:radi p:ter) estis hungara arkiepiskopo de Kalocsa, humanista sciencisto naskita en Várad ĉirkaŭ 1450 kaj mortinta en Bács en 1501.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Váradi estis instruigita de Johano Vitéz. Li studis en Bologna, iĝis kanoniko de Esztergom, poste abato de Szentjób kaj Földvár kaj samtempe reĝa sekretario, de 1479 sekreta kanceliero, de 1480 arkiepiskopo de Kalocsa, unu el plej intimaj homoj de reĝo Matiaso la 1-a, grava persono de humanista rondo de Buda. Pli poste li alfrontis la reĝon kaj pro tio en 1484 la reĝo malliberigis lin unue en fortikaĵo Árva, poste en Visegrád. Váradi estis liberigita de Johano Korvino en 1490. De tiam li ne plu politikis. Lian leterkolekton verkita en jaroj 1490 – 98 eldonis Károly Wagner (Epistolae Petri de Varda, Posonii et Cassoviae, 1776).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]