Philae (alterigilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Philae.
Philae survoje al kometo (arta desegno).

Philae estas eta 100-kilograma alterigilo de la Eŭropa Kosma Agentejo. Ĝi enhavas 10 aparatojn[1], kiuj estas faritaj de Politecnico de Milano, Deutches Zentrum für Luft- und Raumfahrt, Institut de planétologie et d'astrophysique de Grenoble ...

La nomo Philae devenas de la samnoma egiptia insulo.

Ĝi sukcesis la unuan alteriĝon sur kerno de kometo. La sondilo Rosetta demetis ĝin sur la kometo Ĉurjumov-Gerasimenko la 12-an de novembro 2014 por analizi surloke la strukturon kaj konsiston de la grundo de la kometo. Ĝi sendis la unuan foton fotitan sur kerno de kometo la 13-an de novembro 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]