Philipp Ludwig Statius Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philipp Ludwig Statius Muller (25an de aprilo, 1725 – 5an de januaro, 1776) estis germana zoologo.

Statius Muller naskiĝis en Esens, kaj estis Profesoro de Natura Scienco ĉe Erlangen. Inter 1773 kaj 1776, li publikigis germanan tradukon de la verko de Linnaeus nome Natursistemo. La suplemento en 1776 enhavis la unuan sciencan klasigon de nombraj specioj, kiaj la dugongo, la gvanako, la perodiktiko, la Trikolora ardeo, la Blanka kakatuo, la ruĝpuga kakatuo, kaj la enigma hoacino. Li estis ankaŭ entomologo.

Müller mortis en Erlangen.

Li ne estu konfuzata kun Salomon Müller (1804–1864), ankaŭ ornitologo, aŭ kun Otto Friedrich Müller. Notu ke la familinomo estas fakte literumita sen la supersigno, tiam kaj nun.

Verkoj

  • Statius Muller, P. L. 1776. Des Ritters Carl von Linné Königlich Schwedischen Leibarztes &c. &c. vollständigen Natursystems Supplements- und Register-Band über alle sechs Theile oder Classen des Thierreichs. Mit einer ausführlichen Erklärung. Nebst drey Kupfertafeln. Nürnberg. (Raspe).

Referencoj

  • Anonym 1776: [Muller, P. L. S.] Besch. Berlin. Ges. Naturf. Fr. 2 584-592
  • Evenhuis, N. L. 1997 Litteratura taxonomica dipterorum (1758-1930). Volume 1 (A-K); Volume 2 (L-Z). Leiden, Backhuys Publishers.