Philosophenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝtono ĉirkaŭata de tri benkoj.

La Ŝtono de la filozofoj (germane: Philosophenstein) estis starigita kiel ekskursocelo por kuracgastoj en Arnstadt (Germanujo) dum la 19-a jarcento.

Sur la monumento legeblas la enskribo "Denk an das Morgen, genieße das Heute, vergiß das Gestern nicht" (tradukite: Memoru la morgaŭon, ĝuu la hodiaŭon, ne forgesu la hieraŭon.). Ĝi troviĝas ĉe loko paca meze en la arbaro Walpurger Holz, ne malproksime de la eksa Abatejode Sankta Valpurgo. Sur la placo troviĝas benka trio invitanta al sidiĝo kaj filozofado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Foto kaj etinformo sur turisma retpaĝo. Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.