Picunda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŭkaza montaro el Picunda.

Picunda (abĥaze kaj ruse Пицунда, kartvele ბიჭვინთა ) estas ripozurbo en Abĥazio, Kartvelio. Ĝi situas 25 km sude de Gagra, ĉe la Nigra maro.

La urbo estis fondita fare de la antikva Grekio en la 5-a jc. a.K. kiel komerca kolonio PityusPitiunt (Πιτυοΰς).

La ĉefa historia vidindaĵo de Picunda estas la granda katedralo el la 10-a jarcento, konstruigita fare de reĝo Bagrato la 3-a de Kartvelio. Ĝi entenas murpentraĵojn el la 13-aj kaj 16-aj jarcentoj. Tie troviĝas multaj hoteloj por rusaj turistoj, kiel preferata loko dum la somero.

Galerio