Piedfingro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piedfingroj
Piedostoj kaj kaj la ostoj de la piedfingroj

Piedfingroj (latine digiti pedis) estas la fingroj de la piedoj ĉe primatoj kaj homoj.

Kiel ĉiu manfingro, ankaŭ ĉiu piedfingro havas ungon.

Homo havas kutime kvin piedfingrojn ĉe ĉiu piedo. La plej dika piedfingro troviĝas ene, la plej malgranda ekstere de la piedo.

Pieda dikfingro[redakti | redakti fonton]

La pieda dikfingrohalukso (el la latina medicina faklingvo hallux) estas la plej dika, plej ena fingro de la piedo ĉe homo kaj primatoj.

Male kiel la mana dikfingropolekso, la pieda dikfingro ne staras kontraŭe al la aliaj kvar piedfingroj.

Kontraŭe al la aliaj piedfingroj, la pieda dikfingro havas nur du falangojn: la bazan falangon (latine phalanx proximalis) kaj la finan falangon (latine phalanx distalis).

Malsanoj de la pieda dikfingro[redakti | redakti fonton]

  • Hallux valgus
  • Hallux rigidus