Piero Manzoni
Piero Manzoni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1933 en Soncino |
Morto | 6-an de februaro 1963 (29-jaraĝa) en Milano |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Alma mater | Katolika Universitato Sankta Koro |
Familio | |
Amkunulo | Nanda Vigo |
Parencoj | Pippa Bacca |
Okupo | |
Okupo | artisto • pentristo • desegnisto • fotisto • skulptisto • konceptartisto |
Verkoj | Artist's Shit Achromes Linee Body of Air Manifesto for the International Exhibition of Nothing |
TTT | |
Retejo | http://www.pieromanzoni.org/index_it.htm |
Piero Manzoni (naskiĝis la 13-an de julio 1933 en Soncino, Kremono; mortis la 6-an de februaro 1963 en Milano, per korinfarkto ne fininte la 30-an vivjaron) - plena nomo Conte Meroni Manzoni di Chiosca e Poggiolo (do grafo Manzoni de Chiosca kaj Poggiolo) - estis itala artisto. Manzoni estas konsiderita pioniro de koncepta arto. Lia laboro estis prezentita ĉe la 4-a arta ekspozicio documenta de 1968 en Kassel, kvin jarojn post lia morto, kaj ĉe la Venecia Bienalo en 1972.