Pierre Forgues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Forgues
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1938 (1938-06-17) (85-jaraĝa)
en Tarbes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Pierre FORGUES (naskiĝis la 17-an de 1938 en Tarbes, Hautes-Pyrénées), estas franca politikisto.

Deputito de la unua distrikto de Hautes-Pyrénées, li ĉiam estis reelektita ekde 1978, krom dum la leĝdona baloto de 1993 kiu malproksimigis lin de la Parlamento dum du jaroj. Li faras parton de la socialisma grupo. Dum liaj mandatoj, li specialiĝis en la transportaj problemaj kaj de la lokaj financoj. Li estis membro de la delegacio ĉe la Eŭropa Unio de la franca Nacia Asembleo.

Defendanto de lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pierre Forgues parolas la okcitanan kaj ĝin defendis en la franca parlamento kun argumentoj pro Esperanto. "Mi ne proponas, ke Esperanto anstataŭu ekzemple la gaskonan, mian gepatran lingvon. Por forturni ian hegemonion, konflikton aŭ diskriminacion, ĉu ni ne devus akceli nenacian lingvon kiel Esperanto? Tio plifortigus ĉiujn aliajn lingvojn. Jen mi, kiu defendis la gaskonan — kontraŭ la hegemonio de la franca — prizorgita per la defendo de tiu lasta, en stranga historia sortreveno[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lingva diskriminacio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]