Pilgrimado de Gracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pilgrimado de Gracio estis ribelo en 1536 kontraŭ Henriko la 8-a (Anglio).

Henriko reĵetis la aŭtoritaton de la papo, asertis la rajton estri religiajn aferojn en Anglio, kaj komencis forpreni la riĉaĵojn de religiaj fondaĵoj. Multaj tradiciaj romkatolikoj malkontentis. La 1-an de oktobro 1536 estiĝis mallonga ribelo en Lincolnshire sed Charles Brandon (duko de Suffolk) facile subpremis tion post nur malmultaj tagoj.

Sekvis pli grava ribelo, instigata de kombino de kontraŭo al la religia politiko de Henriko, la forsendo de Katerino de Aragono, kaj ekonomiaj problemoj. La ribelo erupciis en Jorko, kaj altiris ĉirkaŭ 40 mil subtenantojn. La reĝo devis promesi ke la ribelantoj ne estu punotaj kaj ke li kunvenigos parlamenton ĉe Jorko por pritrakti la plendojn de la ribelantoj. Tiuj revenis hejmen.

Tamen Henriko rompis la promeson kaj januaron 1537 estiĝis plua ribelo en norda Anglio. Ĝi malsukcesis. 216 personoj kiuj partoprenis la ribelojn ekzekutiĝis.