Charles Brandon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
detalo de nupta portreto de Charles Brandon kaj Mary Tudor, atribuata al Jan Gossaert, ĉ.1516

Charles BRANDON, 1-a Duko de Suffolk, Anglio (ĉ. 1484 - la 22-a de aŭgusto 1545).

Charles Brandon edukiĝis ĉe la kortego de la reĝo Henriko la 7-a kaj ĝuis la favoron de Henriko la 8-a. Li iĝis Mastro de la Ĉevaloj en 1513. Li eniris edzan kontrakton kun sia zorgatino Elizabeth Grey, Vicgrafino Lisle, kaj la reĝo donis al li la titolon Grafo Lisle; sed Elizabeth fine rifuzis edziĝi kun li. Poste Henriko kreis lin Duko de Suffolk. En 1513, dum milito kontraŭ Francio, li akiris fortan reputacion.

Li enamiĝis al Mary Tudor, Reĝino de Francio, fratino de la reĝo, sed ŝi edziniĝis kun Ludoviko la 12-a de Francio. Kiam tiu mortis en 1515, Henriko sendis Charles Brandon por kunporti Mary Tudor reen en Anglion: la paro sekrete geedziĝis en Francio la 3-an de marto, 1515. Laŭleĝe tio estis ŝtatperfido, ĉar Brandon estis edziĝinta kun reĝa princino sen la permeso de la reĝo, kiu ege koleriĝis. La Privata Konsilio proponis ke Brandon aŭ enkarceriĝu aŭ estu ekzekutata, sed pro la interveno de Wolsdey kaj la amo de Henriko al lia fratino, oni nur peze monpunis la paron, kiu poste oficiale geedziĝis ĉe Greenwich Palace la 13-an de majo, 1515. Mary Tudor estis la tria edzino de Brandon: la aliaj estis Anne Brown, kiu mortis en 1511, kaj Margaret Neville (vidvino de John Mortimer), de kiu li estis divorcinta pro tro proksima parenceco (tiutempe tio estis ofta kialo de divorco por la nobeloj).

Mary Tudor kaj la duko pasis kelkajn kvietajn jarojn en la kamparo, sed li ĉeestis la Kampon de La Tuko de Oro en 1520 - renkonton en Balinghem, Francio inter Henriko la 8-a kaj la franca reĝo Francisko la 1-a. En 1523 li komandis la anglajn trupojn ĉe Calais kaj invadis la nordon de Francio.

Malkiel Mary Tudor, li subtenis la reĝon kiam li decidis divorci disde Katarina de Aragono. Kiam li kredis ke Wolsey falus, li atakis lin, malgraŭ la antaŭan subtenon kiun li ricevis de Wolsey. Tiu riproĉis lin, dirante, "Se mi mem ne estus Kardinalo, vi ne nun havus kapon sur ŝultroj kaj ne uzus vian langon por paroli malbonaĵojn pri mi." Post la falo de Wolsey, la influo de la duko ege pligrandiĝis, kaj li estis la ĉefa nobelo ĉe la kronado de la nova Reĝino Anne Boleyn. Li subtenis la reĝan eklezian politikon, kaj pro tio ricevis larĝajn bienojn kiam la monaĥejoj fermiĝis (1536-1539). En 1544 li denove komandis anglan armeon por invado de Francio. La sekvantan jaron li mortis ĉe Guildford, Surrey.

Mary Tudor mortis en 1533. En 1534 la duko edziĝis kun sia 15-jara zorgatino Katarina Willoughby, Baronino de Eresby (1520-1580).

Inter liaj infanoj estis:

(kun Anne Brown)

  • Anne, edzino de, unue, Edward Grey, Lordo Powys, kaj poste Randal Harworth
  • Mary, edzino de Thomas Stanley, Lordo Monteagle

(kun Mary Tudor)

  • Henry Brandon, 1-a Grafo de Lincoln (la 11-a de marto, 1516 – la 8-a de marto, 1534)
  • Lordino Frances Brandon (la 16-a de julio, 1517 – la 20-a de novembro, 1559), kiu edziĝis kun Henry Grey, 3-a Markizo de Dorset, kaj naskis Lordinon Jane Grey
  • Lordino Eleanor Brandon (1519 – la 27-a de septembro, 1547), edzino de Henry Clifford, 2-a Grafo de Cumberland

(kun Katarina Willoughby)

  • Henriko kaj Karolo kiu mortis la saman tagon pro la "ŝvit-malsano" en 1551.