Plakozoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trichoplax, amebo-simila multĉelulo

Plakozooj (latine Placozoa) estas filumo de tre simplaj bestoj. Iliaj korpoj konsistas el kelkaj centoj da ĉeloj, sed la ĉeloj estas nur el kvar tipoj. Plakozooj estas travideblaj, plataj, rondaj kaj havas du distingeblajn flankojn.

Scienculoj scias pri nur unu specio de plakozoo: Trichoplax adhaerens.

Oni supozas, ke plakozooj estas prapatroj same de sponguloj, kniduloj kaj de vertebruloj.