Plurtonaleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Plurtonaleco estas la supertavoligo de pluraj tonaloj. Ekzemple Igor Stravinski uzis en "Le Sacre du Printemps" akordojn, kiuj kunmetiĝas el D-maĵoro kaj E#-maĵoro. je samtempa uzado de du tonaloj oni diras dutonaleco.

Dutonaleco[redakti | redakti fonton]

Dutonaleco estas nocio el la muziko kaj priskribas la samtempan uzadon de du tonaloj.

Plej konata ekzemplo por dutonaleco estas la fanfaro je la komenco de la baleto Petruŝka de Igor Stravinski. La unua klarneto ludas melodion en C-maxjoro, dum kiam la dua klarneto ludas la saman melodion en F#-maĵoro:

Dutonaleco ja ofte ests menciita lige kun maltonala muziko, tamen la uzado baziĝas tute sur la funkciteorio kaj per tio sur la karmonia kunteksto de tonaloj kaj la kadenco. Nur la tute libera uzado de akordoj kaj la tavoligo de pluraj tonaloj resp. multaj unuopaj tonoj unu super la alian (kio sekvigas tonfaskojn) en la 20-a jarcento disigas la nocion de sia historia kunteksto.

Dutonaleco ekestis kadre de la pliampleksigo de la funkcia harmoniko en la malfruromantismo de la 19-a jarcento. Precipe en la komponaĵoj de Richard Strauss oni trovas harmoniajn interligojn preskaŭ neniel klarigeblaj el la funkciharmoniko, kiuj tamen staras en tonala kunteksto (ekzemple: la opero Salomeo). Ili precipe estas elkomponitaj pro emocia efekto. Ĉi tiuj turniĝoj, kiujn oni fore en la harmonika kunteksto nomas (ofte dubinde) kiel mediantoj, troviĝas ankaŭ en la verkoj de Franz Schreker, Erich Wolfgang Korngold, Alexander von Zemlinsky samkiel en la kantato "Herbstchor an Pan" de Joseph Marx, komponita en 1911, kaj eĉ jam en ties fruaj lidoj el la jaroj 1905-08.

"Veraj" dutonalaj pecoj troviĝas en la pianokomponaĵoj de Claude Debussy, poste ankaŭ je Charles Koechlin kaj Charles Ives. Bonegaj ekzemploj estas kelkaj pecoj el 'Mikrokosmos' de Béla Bartók, en kiuj ĉiufoje por la desktra kaj maldekstra manoj estas notitaj malsamaj antaŭsignoj. Pli fruaj ekzemploj kiel Ein musikalischer Spaß (muzika ŝerco) de Wolfgang Amadeus Mozart utiligas la teknikon ja pro la komika efekto.

Kiel sona rezultaĵo de dutonaleco ambaŭ tonaloj estas klare diferencieblaj de la aŭdo. Depende de tio, kiom ili distancas en la kvintociklo kaj ĉu ili enhavas komunajn tonojn, ekestas pli tonala aŭ maltonala sensaĵo je la aŭdado. La komponaĵoj de Ives kaj Koechlin finfine sin forturnas de tonala kunteksto, Koechlin uzas la apudecon de malsamaj tonaloj por krei varmajn, impresionismajn kolorojn, Ives tamen fasciniĝis pri la spacakustika efiko de pluraj marŝbandoj muzikantaj kunpuŝiĝaj unu kun la alia.