Charles Koechlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Koechlin

Charles Louis Eugène Koechlin [ʃaʀl lwi øˈʒɛn kœˈklɛ̃] (n. 27-an de novembro 1867 en Parizo; m. 31-an de decembro 1950 en Le Canadel, departemento Var) estis franca komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 27-an de novembro 1867 en Parizo kaj devenis de vaste disbranĉiĝinta familio de inventistoj, inĝenieroj, industriistoj kaj artistoj, kiu dum jarcentoj loĝadis en la alzaca Mulhaŭzo. Jam tre frue li kontaktis kun muziko. La pianoludado de la pli aĝa fratino instigis lian infanecan fantazion. Unuajn komponprovojn li faris kiel dekkvinjarulo, regulaj vizitoj de koncertoj kaj operoj malfermis al li la muzikon de Charles Gounod, Hector Berlioz, Camille Saint-Saëns, César Franck, Georges Bizet, Jules Massenet, Richard WagnerFrédéric Chopin. Longdaŭran impreson postlasis prezentado de Meso en b-minoro de Bach kaj – en la jaro 1884 – koncerto de la rusa pianisto Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn kun la sonato en bb-minoro de Chopin.

Tamen nur sur malrekta vojo Koechlin venis al la decido, fari la muzikon sia profesio. Li vidis en sia vivo „sinsekvo(n) de feliĉaj sortoj en la misfortuno, aŭ alimaniere dirite: ‚la okazintaĵoj finfine tamen turnas sin al mia favoro.‘“ La decida vojmontro kaŭziĝis el tia misfortuno: Koechlin devis interrompi sian studon ĉe la pariza École Polytechnique, kiu antaŭvidis civilan inĝenierkarieron, pro vivminaca tuberkulozo en la jaro 1888. Per du plurmonataj restadoj en Alĝerio li atingis resaniĝon. Pro la longa interrompo tamen lia klasifikado ĉe École Polytechnique konsiderinde malboniĝis, cirkonstanco, kiu al li barus la civilprofesion kaj lasus al li nur la elekton inter la karieroj de artileria aŭ mararmea oficiro. Armekariero por Koechlin estis preskaŭ ne pensebla, kaj tiel li finis sian edukadon kiel „politeknikano“ en 1889.

La vojon al decido por la muziko Koechlin priskribis jene: „Nun mi do estis libera. Mi vizitis Charles Lefebvre kaj montris al li mian orkestrolidon Clair de lune, kiun mi ĵus finfaris; li estis ege imponita de tiu kaj donis al mi privatajn lecionojn pri kontrapunkto.“ Dumpase de la jaro 1891 Koechlin sin enskribis kiel studento ĉe la pariza konservatorio. Li sekvis harmonisciencon kaj kontrapunkton ĉe Antoine Taudou kaj André Gedalge. En 1892 sekvis la enigado en la kompoziciklason de Jules Massenet. Ĉe Louis Bourgault-Ducoudray li aŭdis prelegojn, i.a. pri Wagner. En 1909 li fondis kune kun Gabriel Fauré, Maurice Ravel kaj Florent Schmitt la Societé Indépendante de Musique (S.I.M.).

Ne nur je la viena rondo ĉirkaŭ Arnold Schönberg, sed ankaŭ je la generacio de francaj komponistoj naskiĝintaj inter 1860 kaj 1880 la sperto de kompleksaj, jam ne dissolvitaj disonancoj en TristanDer Ring des Nibelungen de Wagner, pliampleksiĝis la horizontoj: daŭrefika impulso, kiu kondukos progreseman komponadon ĉirkaŭ la komenciĝo de la nova jarcento sur tute malsamaj vojoj al forlaso de la sekura tereno de tonaleco. Al la kompoziciklaso de Massenet, kiun en 1896 transprenis Gabriel Fauré, krom Koechlin ankaŭ apartenis Florent Schmitt, Reynaldo Hahn, la ankoraŭ tute juna George Enescu kaj Maurice Ravel. La tiam dominan etoson de ekmarŝo Koechlin priskribas en siaj jam cititaj notoj: „Jen estis tute eksterordinaraj enrigardoj, simile kompareblaj al malfermiĝanta fenestro al la enigma mondo de tonoj aŭ al malkovrovojaĝoj en neesplorita praarbaro. Samtiel sin prezentis al ni la muziko de la estonteco. Ĉi tiujn komprenojn, ĉi tiun deziron al rompado de la malnovaj reguloj, ĉi tiujn novajn soneltrovojn ni jam trovis ĉe Franck, Chabrier kaj ĉe Fauré, sed precipe ĉe stranga mistera kolego, kiun Florent Schmitt kaj Ernest Le Grand enĉieligis: Claude Debussy. Mi konis, por precize diri, preskaŭ nenion de li, kiam mi fariĝis lernanto de Taudou, nur [la en 1890 publikigitan lidon] Mandoline. Sed ĉi tiu ‚preskaŭ-nenio’ estis vere multa; en ĉi tiu lido estas je la komenco kelkaj modulaj akordoj, kiuj malfermis al mi ĉiujn specojn da moduleblecoj. Foje sufiĉis ununura takto de genia kolego por malfermi la pordegon al sorĉita ĝardeno, en kiu ni eble rajtas pluki tute aliajn florojn ol li mem.“

La multspecaj inspirfontoj de Koechlin etendiĝas ekde poemoj el la antikvepoko, la poezio de la franca grupo „Les Parnassiens“ tra Heinrich Heine ĝis la ĝangallibroj de Rudyard Kipling, de novelo de sia onklo, la filozofo Charles Dollfus (Le Docteur Fabricius op. 202) tra Romain Rolland (Le Buisson ardent op. 203/171) ĝis la filmoj de la 1930-aj jaroj. En la periodo ekde 1890 ĝis 1908 voĉkantaj komponaĵoj plene staras en la malfono de lia komponado. Ili montras la bezonon, starigi ege malproksimajn tonalojn unu kontraŭ la alian aŭ surprize kunligi, grandan liberecon de modulado kaj la uzado de jam ne dissolvitaj apoĝaturoj kaj disonancoj samkiel paralele kondukataj naŭnakordoj. Tiel Koechlin malfermas al si novajn sonmondojn, karakterizitajn per granda spiro de vaste etenditaj linioj kaj per filigrana harmoniko. Lia unika orkestriga tekniko disonas pro miksado kaj kombinado de la instrumentoj pri neelĉerpeblaj gradigoj kaj koloroj. Aldonita arĉa flaĝoleto kreas perfektan ekvilibron, malalta pianotono konturas la molan eksonadon de la kontrabasoj. Al ĉi tiu multspeca miksotekniko el la sorĉejo de la sonalĥemiisto Koechlin dankindas la ekzakta travidebleco de liaj orkestrokomponaĵoj. Lia paletro etendiĝas ekde la plej malalta, tamen klare konturita malhelo ĝis preskaŭ dolorige blindiga helo. Je tio imponas la spaceco kaj la multspecaj perspektivoj de la sono.

Plurtonaleco (la samtempeco kaj tavoligo de foraj akordoj kaj tonaloj) kaj maltonaleco (harmoniko kaj melodiaro jam ne rilatigitaj al tonalo) ekde 1910 estas la stilrimedoj de Koechlin. Tiaj tendencoj kaj metodoj jam rigardeblas en liaj fruaj orkestrolidoj el la jaroj 1892 gis 1906, longe antaŭ ol ili modiĝis ĉ. 1915. En unu el liaj plej fruktodonaj kreoperiodoj inter 1910 kaj 1921 ekestis ĉ. 50 komponaĵoj, precipe piano- kaj ĉambromuziko. Per la pianociklo Les Heures persanes op. 65 (1913-19; orkestra versio 1921) kaj la Quintette pour piano et cordes op. 80 (1908-21) Koechlin apartenas al la avangardo de la francaj komponistoj tiutempaj. Komence praktikaj necesoj dominis la pluan orientiĝon: per privata instruado kaj intensa muzikverkista laboro Koechlin sekurigis sian materian ekziston kaj tiu de sia familio. Tiu instrulaboro naskis lernkomponaĵojn, kiuj ja ankaŭ intencas evolui la metiecon, unuagrade tamen la muziktalenton kaj kreivon de la lernantoj. Inter la lernantoj de Koechlin estis Francis Poulenc kaj Henri Sauguet. En 1928 li ricevis instrukomision de la Universitato de Kalifornio en Berkeley, en 1929 li ricevis la Hollywood-Bowl-Premion.

En la 1930-aj jaroj Koechlin lasis revigi sin de la frua sonfilmo. Li mem tamen preskaŭ ne kontribuis filmmuzikon, male travivitaj filmoj inspiris lin al memstaraj komponaĵoj, ekz. pri The Seven Stars’ Symphony op. 132. Festivaloj aranĝita en 1932 je Parizo, je kiu oni ludis orkestrokomonaĵojn de Koechlin – i.a. La Course de printemps op. 95 kiel unua prezentado – sub la gvidado de Roger Désormière, ja alportis al li grandan agnoskon, sed ne la esperatan trarompon. La eksplodon de la dua mondmilito la maldekstrula homaranisto Koechlin travivis kiel terura katastrofo: Ekde 1939 por du jaroj lia kreoforto foris. Tiutempe li sin dediĉis al la pretigo de kvarvoluma Traité de l’orchestration. Per la orkestrokomponaĵo Offrande musicale sur le nom de BACH op. 187 li reekkomponis en la jaro 1942. Liaj du lastaj vivojaroj donis entute riĉan rikolton da orkestroverkoj. En 1949 Société des Auteurs dekoraciis lin per la Grand Prix de la Musique française. La 31-an de decembro 1950 Charles Koechlin mortis en sia domo situanta ĉe la Mediteraneo en Le Canadel en la franca departemento Var.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia ampleksa verkaro ampleksas lidojn kun piano aŭ orkestro, piankomponaĵojn, ĉambromuzikon kaj orkestroverkojn. Kiel muzikteoriisto kaj verkisto de instrulibroj pri harmoniscienco, kontrapunkto kaj instrumentigo li estis alte respektata. Lia orkestrigarto elstaras pro sia klareco kaj spaca profundo; Koechlin estas „majstro de la plej eta transiro“ en la kampo de orkestrokoloroj; li estis homaranisto, kiu ĉiam en sia longa vivo sukcesis konservi siajn sendependecon kaj liberecon.

La komponstilo de Koechlin ne estas facile kategorigeblaj. Ĝi oscilas inter impresionismaj kaj ekspresionismaj karakterizaĵoj kaj uzas malnovajn rimedojn (ekz. modalo) samkiel modernajn, ekz plurtonaleconmaltonalecon.

Okulfrapas en liaj 225 verkoj oftaj ekstermuzikaj ligoj. Ofte ankaŭ la nure instrumentaj komponaĵoj baziĝas sur literaturaj modeloj, ekz. ekestis dum preskaŭ 40 jaroj pluraj simfoniaj poemoj laŭ La libroj de ĝangaloj de Rudyard Kipling:

  • Trois poèmes op. 18
  • La course de printemps (la printempokuro) op. 95
  • La méditation de Purun Bhagat op. 159
  • La loi de la jungle (eo: La leĝo de la ĝangalo) op. 175
  • Les Bandar-log op. 176

En la 1933 7-movimenta Seven Stars Symphony op. 132, komponita en 1933, li starigis sonmonumentojn por filmsteluloj (Douglas Fairbank, Lilian Harvey, Greta Garbo, Clara Bow, Marlene Dietrich, Emil Jannings kaj Charlie Chaplin).

Krom multaj, kolorece instrumentigitaj orkestraĵoj (parte utiligante Ondes Martenot) Koechlin komponis i.a. lidojn kaj ĉambromuzikon varie ensemblitajn.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Ekde 2001 la komponaĵoj de Koechlin trafas sur kreska interesiĝo de muzika publiko, ne nur pro la kunlabore de la sudokcident-Germana radiostacio SWR kaj ties Radio-Sinfonieorchester Stuttgart kun la dirigento Heinz Holliger samkiel Hänssler Classic kaj Archiv Charles Koechlin (Kassel) produktita serio de sondisko-publikaĵoj.

Verklisto (nekompleta)[redakti | redakti fonton]

Orkestraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Livre de la Jungle: Trois Poèmes op.18 (1899–1901; instr. 1903/04)
  • Au loin (elfore), simfonia movimento op.20 (1896/1900)
  • L'Automne op.30 (1896–1906)
  • 2 Poèmes symphoniques op.43 (1898–1909, ork. 1916)
  • Études antiques op.46 (1908–10, ork.1913)
  • 2 Poèmes symphoniques op.47 (1910–12)
  • L'Été op.48 (1910–12)
  • Simfonio no 1 op.57 (1916)
  • Les Heures persanes op.65 (1913–1919, ork. 1921)
  • Livre de la Jungle: La course de printemps op.95 (1925–27)
  • Vers la voûte etoilée (stelaren) op.129
  • Sur les flots lointains op.130 (2-a versio: por orkestro kaj arĉorkestro ; 1933)
  • Seven Stars Symphony op.132 (1933)
  • Livre de la Jungle: La méditation de Purun Bhagat op.159 (1936)
  • Le Buisson ardent, Teil 2 op.171 (1938)
  • Livre de la Jungle: La loi de la Jungle op.175
  • Livre de la Jungle: Les Bandar-log op.176
  • Offrande musicale sur le nom de B-A-C-H op.187
  • Simfonio n-ro 2 op.196 (1943)
  • Le Docteur Fabricius op.202 (1941–44)
  • Le Buisson ardent, parto 1 op.203 (1945)

Soloinstrumento kaj orkestro[redakti | redakti fonton]

  • 3 Chorals prorgeno kaj orkestro op.49 (1920/21)
  • Balado por piano kaj orkestro op.50 (1913)
  • Silhouettes de comédie por fagoto kaj orkestro op.193

Blovorkestro[redakti | redakti fonton]

  • 20 sonneries pour trompes de chasse (serio 1) op.123 (1932)
  • 20 sonneries pour trompes de chasse (serio 2) op.142 (1935)
  • Quelques chorals pour des fetes populaires

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Sonato por fluto kaj piano op.52 (1913)
  • Sonato por vjolo kaj piano op.53 (1915)
  • Suite en quatuor por fluto, violono, vjolo kaj piano op.55
  • Sonato por hobojo kaj piano op.58 (1911/16)
  • Sonato por violono kaj piano op.64
  • Sonato por korno kaj piano op.70 (1918/25)
  • Sonato por 2 flutoj op.75 (1920)
  • Pianokvinteto op.80 (1921)
  • Divertissement f. 3 flutoj op.90
  • Trio por 2 flutoj kaj klarneto op.91
  • Trio por fluto, klarneto kaj fagoto op.92
  • 20 Sonneries op. 123 por korno sola
  • 4 pecoj por fluto kaj piano (L'Album de Lilian, 2. Folge), op.149 (1935)
  • Sonneries op.153b por korno sola
  • Sonateto por fluto kaj klarneto op.155
  • Quintett "Primavera" (fluto, harpoj, arĉinstrumentoj) op.156
  • 14 pecoj por fluto kaj piano op.157b (1936)
  • Épitaphe de Jean Harlow (fluto, klarneto, saksofono) op.164
  • 14 pecoj por hobojo (angla korno) kaj piano op.179
  • 15 pecoj por korno kaj piano op.180 (1942)
  • 3 sonatetoj por fluto sola op.184 (1942)
  • Suite por angla korno sola op.185
  • Duos por du saksofonoj op.186
  • 2 sonatetoj por amorhobojo, fluto, klarneto, harpo kaj arĉseksteto op.194
  • Les Chants de Nectaire op. 198 por fluto sola
  • Blovtrio op.206
  • 12 monodies pour instruments à vent op.213 (1947)
  • Monodien por angla korno aŭ amorhobojo op.216
  • Morceau de lecture por fluto kaj piano op.218 (1948)
  • Sonato à 7 (hobojo, fluto, harpo kaj arĉkvarteto) op.221
  • Stèle Funéraire por fluto (pik, fl., aldfl.)
  • Sonateto modale por fluto kaj klarneto
  • Morceau de lecture por korno sola
  • Sonneries o.op. por korno sola

Piankomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Suito por 2 pianoj op.6 (1896)
  • Suito por piano je kvar manoj op.19 (1900)
  • Nocturne chromatique op.33
  • 24 Esquisses op.41 (1905–15)
  • 12 Esquisses op.47
  • 5 Sonatetoj op.59
  • 4 Sonatines françaises por piano je kvar manoj op.60 (1919)
  • 64 Exercises à deux parties op.61a (1919/20)
  • L´École du jeu lié op.61b (1919/20)
  • 10 Petits pièces faciles op.61c (1919/20)
  • 12 Petits pièces faciles op.61d (1919/20)
  • Paysages et marines, 12 pecoj op.63 (ankaŭ kiel orkestra versio; 1917/1950)
  • Les Heures persanes, 16 pecoj op.65 (1913–19)
  • 12 Pastorales op.77 (1920)
  • 4 Nouvelles Sonatines op.87 (1923/24)
  • L'Ancienne Maison de campagne, 12 pecoj op.124 (1932/33)
  • Le Portrait de Daisy (Hamilton) por piano je kvar manoj op.140 (1934)
  • La Belle Traversée, 3 pecoj op.162 (1937)
  • Danses pour Ginger por piano je kvar manoj op.163
  • Les Chants de Kervélean, 6 pecoj op.197 (1943)
  • 12 Petits pièces faciles op.208 (1946)
  • 15 Préludes op.209 (1946)

Orgenkomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 3 Sonatetoj op. 107
  • 10 Thèmes pour improvisations op. 192 (1943)
  • Adagio op. 201 (1944)
  • Adagio op. 211 (1947)

Lidoj[redakti | redakti fonton]

  • Lidoj op. 1 (Rondels de Th. de Banville)
  • Lidoj op. 5 (1894)
  • Lidoj op. 7 (1895)
  • Lidoj op. 8 (Rondels de Th. de Banville)
  • Lidoj op. 13 (1894)
  • Lidoj op. 22 (1901)
  • Lidoj op. 31 (Samain)
  • Lidoj op. 35
  • Lidoj op. 68
  • L'Album de Lilian (1-a serio) por fluto, piano kaj kantado op. 139 (1934)
  • Lidoj op. 151 (7 Chansons pour Gladys)

Ĥorkomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Fin de l'homme op. 11 (1895)
  • La Lampe du ciel op. 12 (1896)
  • L'Abbaye, Suite religieuse por ĥoro kaj orgeno op. 16
  • 15 Motets de style archaïque op. 225

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]