Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilja Jefimoviĉ Repin: Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn

Anton Grigorjeviĉ Rubinstein (cirile: Антон Григорьевич Рубинштейн, transliterado: Anton Grigor'evič Rubinštejn; n. (jul.) 16-an de novembro / (greg.) 28-an de novembro 1829 en Wychwatinez/Podolje; m. (jul.) 8-an de novembro / (greg.) 20-an de novembro 1894 en Peterhof ĉe Sankt-Peterburgo) estis rusa komponisto, pianisto kaj dirigento.

Li estis frato de la pianisto kaj komponisto Nikolaj Rubinŝtejn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Familieca fono[redakti | redakti fonton]

La malriĉiĝintaj, judaj prauloj de Rubinŝtejn (patroflanke el Besarabio, de la patrina flanko el la prusa parto de Silezio) decidiĝis en 1831 pro politikaj kaj ekonomiaj kaŭzoj al kristaniĝo. Kiam Rubinŝtejn aĝis tri jarojn, la familio translokiĝis al Moskvo. La patro (1807-1847) tie entreprenis krajonfabrikon, estis interesita pri literaturo kaj scipovis – kiel ankaŭ Rubinŝtejn – la rusan, germanan kaj francan. La patrino Kalerija Kristoforovna (nask. Löwenstein; 1807-1891) estis instruistino ĉe cara eduka instituto kaj mem bonega pianoludanto. La disbranĉiĝintaj naciaj kaj religiaj radikoj sekvis al tio, ke la artisto iam poste plendis:

"Por la judoj mi estas kristano, por la kristanoj mi estas judo, por la rusoj mi estas germano, por la germanoj ruso, por la klasikistoj estontisto, por la estontistoj klasikisto ktp. Konklude: mi estas nek fiŝo nek viando - mizera individuo." (Anton Rubinsteins Gedankenkorb 1897, S. 422, vd. traktaĵoj)

Infaneco[redakti | redakti fonton]

En Moskvo Rubinŝtejn ricevis unuan pianoinstruon de sia patrino kaj komponis, dum edukado ekskluzive celantan la muzikon admonata al kontinua trejnado, en la aĝo de kvin jaroj sian unuan muzikaĵon. Pro sia eksterordinara talento ekde 1837 li ricevis senpagan instruon de Aleksandr Ivanoviĉ Villoing, la tiam plej renoma pianoinstruisto en Moskvo, kiu donis al sia lernanto krom la scio pri ludoteknikaĵoj ankaŭ ampleksan muzikan edukadon.

Unuaj koncertoj kaj turneoj[redakti | redakti fonton]

La 11-an de julio 1839 Rubinŝtejn prezentis kiel naŭjarulo sian unuan publikan koncerton kun verkoj de Hummel, Adolf Henselt, Sigismund Thalberg kaj Liszt. Nur jaron poste, 1840, li entreprenis akompanate de sia instruisto Villoing sian unuan eksterlandan turneon al Parizo. Tie li konatiĝis kun Franz Liszt, kiu ekde tiam progresigis lin kaj kun kiu li dumvive havis kontakton. Kuraĝiĝinte per la sukceso en Parizo Rubinŝtejn daŭrigis ankoraŭ sian turneon ĝis 1843 tra diversaj eŭropaj landoj kiel Anglio, Nederlando, Svisio kaj Germanio. En Breslau li prezentis sian unuan pianokomponaĵon "Undine".

Edukado en Berlino[redakti | redakti fonton]

Inter 1844 kaj 1846 Rubinŝtejn vivis kun sia patrino, sia malpli aĝa frato Nikolaj kaj Villoing en Berlino, kie la alte talentitaj fratoj daŭrigis sian muzikan instruon ĉe Theodor Kullak (piano) kaj Siegfried Dehn (kontrapunkto kaj muzikteorio). Krome ekestis amikaj kontaktoj al Felix Mendelssohn Bartholdy, kiu inter 1840 kaj 1842 aktivis kiel kapelestro kaj ĝenerala muzikdirektoro en Berlino .

Ekde la "mirinfano" al matura artisto[redakti | redakti fonton]

Post la ekonomia bankroto kaj morto de la patro la familio eniĝis ekde 1846 en financajn malfacilaĵojn. Dum kiam la frato de Rubinŝtejn, la patrrino kaj Villoing revenis al Moskvo, Rubinŝtejn provis memstare establiĝi kiel artisto en Vieno. Tiun malfacilan fazon de fundamenta ŝanĝo al matura artisto unuflanke stampis la eksternorma kompona laboremo de Rubinŝtejn, aliaflanke tamen la manka resono en la publiko. Post malsukcesa turneo tra Hungario (kun la flutisto Edward Heindl kaj la violonisto Miska Hauser) Rubinŝtejn revenis en 1848 al Rusio kaj ekloĝis en Sankt-Peterburgo.

En sia hejmlando Rubinŝtejn iom post iom denove trafis sur atenton kiel interpretisto kaj ekde 1854 li famiĝis tutmonde kiel pianisto kaj dirigento per regulaj turneoj tra Rusio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Ĉe la kortego de la der granddukino[redakti | redakti fonton]

En 1852 Rubinŝtejn fariĝis kortega pianisto ĉe la granddukino Elena Pavlovna. Dum la kortegaj koncertoj, la prezentadoj en nobelaj salonoj kaj la duonprofesiaj Peterburgaj universitataj koncertoj Rubinŝtejn ekkonsciis, ke la vekiĝanta rusa muzika vivo bezonas profesian fundamenton. Subtenate de la granddukino li organizis en 1858 privatajn muzikajn vesperojn, je kiuj aŭdiĝis klasika muziko samkiel novaj verkoj de komponistoj el Peterburgo. Krome li partoprenis la fondadon de Peterburga kantakademio kaj sukcese laboris kiel instruisto kaj pianovirtuozo .

Fondado de la konservatorio de Sankt-Peterburgo[redakti | redakti fonton]

Oktobre 1859 Rubinŝtejn apartenis al la fondintoj de la Rusa Muziksocieto (Russkoe muzykal'noe obščestvo, RMO), laŭ kies klopodoj oni fondis la 8-an/20-an de septembro 1862 en Sankt-Peterburgo la unuan rusan konservatorion. Rubinŝtejn fariĝis ties direktoro kaj estris ĥoron, orkestron, la ensemblan kaj pianan klason samkiel "praktikan laboradon kaj instrumentadon". Fine de 1867 la deziro pri pli ampleksa agosfero samkiel artaj kaj organizaj disputoj kaŭzis, ke li rezignis sian pozicion en Peterburgo (li estris la konservatorion denove inter 1887-1891) kaj denove turneis.

Kulmino kiel pianisto: gigantaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Rubinstein um 1887 (Pentraĵo de Ilja Jefimoviĉ Repin)

Dum preskaŭ 20 jaroj - ĝis 1887 - Rubinŝtejn translokis sian koncertadon precipe al okcidenta Eŭropo. Lian tiean sukceson kiel pianisto alikaze atingis nur Franz Liszt. Ekde 1871 ĝis 1872 li estis arta direktoro de la Societo de Muzikŝatantoj en Vieno, en 1872 kaj 1873 sekvis sukcesa turneo en Usono kun la violonisto Henryk Wieniawski. Ĉi tio donis al la usona muzika vivo novajn impulsojn kaj maturigis en Rubinŝtejn la koncepton de liaj „historioj koncertoj“ – eventociklo, kiu inkluzivu la centran pianorepertuaron ekde la komencoj ĝis la estanteco.

La gigantajn programojn de liaj „historiaj koncertoj“, per kiuj Rubinŝtejn dum la sezono 1885/86 triumfe finis sian koncertkarieron en Rusio kaj cetera Eŭropo, nuntempe neniu pianisto ludus – pro konsidero al si mem kaj la publiko.

Dum sep sinsekvaj vesperoj la pianisto ludis:

Neniu el ĉi tiuj koncertoj povis daŭri malpli ol kvar horojn. Tial ne mirigas, ke „Van 2“, kiel oni nomis Rubinŝtejn pro lia ekstera simileco al Ludwig van Beethoven, dum iu el ĉi tiuj klavo-orgioj en Parizo sveninte kolapsis super la klavaro.

Komunutila helpopreteco[redakti | redakti fonton]

Dum la sezono 1888/89 Rubinŝtejn evoluigis la kursojn pri la historio de la pianomuziko: en 32 duhoraj konversaciaj koncertoj li eksplikis kaj ludis 877 komponaĵojn de 57 komponistoj. La enspezojn per tio akiritajn li donacis por la novkonstruado de la Peterburga konservatorio, kiun li ekde 1887 (samkiel la Peterburgan sekcion de RMO) denove estris. Ankaŭ je aliaj okazoj li enmetis siajn honorariojn por bonfaraj celoj. En 1890, jaron post sia elspezige festita 50-jara sceneja jubileo, li fondis internacian pianokonkurson, kiu okazis ĝis 1910 ĉiujn kvin jarojn en ŝanĝaj eŭropaj ĉefurboj (premiomono: 25 000 rubloj).

Nobeligo dum sia vivo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la fono de la reganta carisma rangordo la supreniĝo de Rubinŝtejn ekde "komercista filo" en la nobelorangon estis eksterordinara – li estis nobeligita kiel Cara rusa Ŝtatkonsilisto, portanto de la Vladimir-Ordeno triaklasa kaj ankaŭ kiel kavaliro de la prusa Ordeno pro la Merito (1891).

Malboniĝo de la sanstato[redakti | redakti fonton]

Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn, tomboŝtono en Sankt-Peterburgo

Rubinŝtejn suferis dum la lastaj dek jaroj de sia vivo pro depresioj, influitaj per la subita morto de la frato Nikolaj (m. 23-an de marto 1881) kaj plifortigitaj per la morto de la patrino (m. 29-an de septembro 1891) samkiel la tuberkulozo de la plej juna filo Aleksandr (m. 22-an de septembro 1893). Ekde fine de la 1870-aj jaroj okulmalsano plimalfaciligis al li la notolegadon kaj -skribadon, tiel ke li estis devigita dirigenti parkere. Kuracadon de ekaperanta kormalsano Rubinŝtejn strikte rifuzis favore al superbordiĝa laborkvanto ĝis lia morto en 1894.

Li postlasis el geedzeco komencita en 1865, pro malaj interesoj malfeliĉe pasinta, kun la 12 jarojn pli juna nobelino Vera Aleksandrovna Ĉekŭanova du filojn (Aleksandr, Jaŝa) kaj filinon (Anna).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Iniciatinto de la rusa muzika vivo[redakti | redakti fonton]

Rubinŝtejn komponis voĉkantan muzikon pri german-, franc- kaj anglalingvaj tekstoj, regis repertuaron de Byrd ĝis Mendelssohn, admiregis Beethoven kaj estis kiel interpretisto kaj kiel homo mondcivitano. Tamen finfine li sentis sin ruso, kion li klare substrekis per sia engaĝiĝo por la formado kaj profesiigo de la rusa muzika vivo. Kontraŭ la kritiko, ke li formas sian konservatorion laŭ germanaj modeloj, Rubinŝtejn metis la fundamenton por tutlanda reto de edukaj kaj koncertaj ebloj kaj per tio li entute nur ebligis la profesion de muzikisto kaj memstara artisto en Rusio.

Tutmonda famo kiel interpretisto[redakti | redakti fonton]

La diversaj interesoj kaj talentoj de Rubinŝtejn montriĝis unuflanke en liaj multspecaj agokampoj, aliaflanke tamen kondukis al iaspeca interna disŝiriteco: Li plej ŝatis komponi, kaj opiniis sian fraton Nikolaj la pli bona muzikisto, pianovirtuozo kaj dirigento, tamen havis siajn plej grandajn sukcesojn kiel interpretisto. Per siaj spektaklaj pianistaj prezentadoj, ofte priskibitaj kiel "muzikaj revelacioj", li apartenis al la plej sukcesaj muzikistoj siatempaj.

Dezirata profesio: komponisto[redakti | redakti fonton]

Ke li tamen rigardis la komponadon kiel sian veran destinon, tio evidentiĝas el liaj leteroj, en kiuj li ekde 1867 ĉiame esprimis la deziron, rezigni la fortorabajn koncertprezentadojn entute. La stila matureco de liaj verkoj tamen ofte estis embarasita, ĉar la komponaĵoj ekestis sub forta tempopremo – tamen Rubinŝtejn estis ege produktiva komponisto: Li komponis i.a. dek sep operojn, kvin pianokonĉertojn, ses simfoniojn samkiel konsiderindan nombron de pianoverkoj. La graveco de ĉi tiu verkaro por la rusa muziko ne estas subtaksenda – ĉar li estis vojmontranto por komponistoj kiaj Ĉajkovskij und Rachmaninoff.

Disimiĝo de Wagner[redakti | redakti fonton]

Rubinŝtejn dumvive validis krom Johannes Brahms kiel unu el la plej gravaj komponistoj, kiuj ne estis influitaj de Richard Wagner. Ĉi tio povus esti unu el la kaŭzoj, ke lia verkaro post lia morto dum longa tempo trafis sur malmultan atenton. Dum kiam oni alte taksis Wagner en la 19-a jarcento, komponistojn kiaj Felix Mendelssohn Bartholdy, Robert Schumann kaj Frédéric Chopin, kiuj influis ĉefe Rubinŝtejn-on, male oni taksis kiel ekstermodaj.

Kiel pluan kaŭzon por la malmulta atento foje oni nomas la kontraŭjudismon, kiu tiam disvastiĝis en Germanio. Kritikistoj opiniis:

„ Rubinŝtejn estas kiel virtuozo same kiel kreiva artisto unu el la plejtalentitoj siatempaj. Nome lia produktivo surprizas, kaj li liverintus en ĉiu kompozicia ĝenro majstrajn verkojn, se ne mankus al li la necesa memkritiko por doni al siaj ellaboraĵoj finlastan poluradon.“

Verkoj (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

Voĉkanta muziko[redakti | redakti fonton]

  • rusaj sakralaj ĥoraĵoj senop., 1851
  • Rusalka (Miĥail Lermontov), por inĥoro kaj orkestro/piano op. 63, 1861
  • Kantoj kaj rekviemo por Mignon (laŭ Goethe), por soloistoj, ĥoro kaj piano op.91, 1872
  • Arioj resp. verkoj por solovoĉo/ĥoro kaj orkestro/piano
  • multa lidoj kaj rusaj romancoj pri german-, franc- kaj anglalingvaj tekstoj, inter ili:
    • 12 persaj lidoj (germane de Friedrich Bodenstedt) op. 34, 1854
    • 6 lidoj (Heine) op. 32, 1856
    • 10 lidoj pri serbaj melodioj op. 105, 1877

Teatraj verkoj[redakti | redakti fonton]

Oratorioj kaj sakralaj operoj

  • Das verlorene Paradies (Arnold Schlönbach laŭ John Milton) op.54, 1855/56, Vejmaro 1858, kiel sakrala opero Düsseldorf 1875
  • Der Thurm zu Babel (Julius Rodenberg), sakrala opero 1 Akt op. 80, 1868/69, Kenigsbergo 1970
  • Sulamith (Julius Rodenberg laŭ la Alta Kanto), biblia teatraĵo 5 bildoj, 1882/83, Hamburgo 1883
  • Moses (Salomon Hermann Mosenthal), sakrala opero 8 scenoj op. 112, 1887-1889, Prag 1892 (nur ĝeneralprovo), koncerte Riga 1894
  • Christus (laŭ poemo de Heinrich Bulthaupt), sakrala opero 7 scenoj krom prologo kaj malprologo op. 117, 1892-1894, Bremeno 1895

Operoj

  • Kulikovskaja bitva (La batalo sur la Kulikovo-kampo) aŭ Dmitrij Donskoj (Vladimir Sollogub/Vladimir Zotov laŭ Vladislav Ozerov), opero 3 aktoj, 1849/50, Sankt-Peterburgo 1852
  • Sibirskije oĥotniki (La siberiaj ĉasistoj; Andrej Žerebcov), romantika opero en 1 akto, 1852, Vejmaro 1854
  • Mest` (La venĝo; Aleksej Žemčužnikov laŭ Miĥail Lermontov), tragika opero en 1 akto, 1852/53, Sankt-Peterburgo 1858
  • Fomka-duračok (Fomka, la burleskulo; Miĥail Miĥajlov), komika opero 1 akto, Sankt-Peterburgo 1853
  • Die Kinder der Heide (Salomon Hermann Mosenthal laŭ Karl Beck), opero 4 aktoj, Vieno 1861
  • Feramors (Julius Rodenberg laŭ Thomas Moore), lirika opero 3 aktoj, 1861/62, Dresdeno 1863
  • Demon (La demono; Anton Rubinŝtejn/Pavel Aleksandroviĉ Viskovatov/Apollon Majkov laŭ Lermontov), fantasma opero 3 aktoj, 1871, Sankt-Peterburgo 1875
  • Die Maccabäer (Mosenthal laŭ Otto Ludwig), opero 3 aktoj (6 bildoj), 1872-74, Berlino 1875, en Rusio pro cenzuro nur 1877 en Sankt-Peterburgo
  • Nero (Jules Barbier), granda opero 4 aktoj (8 bildoj), 1875-1877, Hamburgo 1879
  • Kupec Kalašnikov (Komercisto Kalašnikov; Nikolaj Kulikov laŭ Lermontov), opero 3 aktoj, 1877-1879, Sankt-Peterburgo 1880
  • Unter Räubern (Ernst Wichert laŭ Théophile Gautier), Komika opero 1 akto, Hamburgo 1883
  • Der Papagei (Hugo Wittmann laŭ fabelo el la persa Papagolibro), komika opero en 1 akto, Hamburgo 1884
  • Gorjuša (La afliktoplenulino; Dmitrij Averkiev), opero 4 aktoj, 1888, Sankt-Peterburgo 1889

Baletmuziko

  • Vinogradnaja loza (La vinberujo), Berlino 1893

Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

Orkestroverkoj

  • 1-a simfonio F-maĵora op.40, 1850
  • 2-a simfonio Okean (Ozean) C-maĵora op.42, 3 versioj: 1851, 1863, 1880
  • Faust, muzika bildo laŭ Goethe op.68, 1864
  • 3-a simfonio A-maĵora op.56, 1854/55
  • Ivan Groznyj (Ivan la terura), muzika karakterbildo op.79, 1869
  • Don Quixote, la sama laŭ Miguel de Cervantes op.87, 1870
  • 4-a simfonio Dramatičeskaja (drameca) d-minora op.95, 1874
  • 5-a simfonio g-minora op.107, 1880
  • Rossija (Rusio), simfonia peco o.Op, 1882
  • 6-a simfonio a-minora op.111, 1886

Konĉertoj

  • 1-a pianokonĉerto e-minora op.25, 1850
  • 2-a pianokonĉerto F-maĵora op.35, 1851
  • 3-a pianokonĉerto G-maĵora op.45, 1853/54
  • Violonkonĉerto G-maĵora op.46, 1857
  • 1-a violonĉelkonĉerto a-minora op.65, 1864
  • 4-a pianokonĉerto d-minora op.70, 1864
  • 5-a pianokonĉerto Eb-maĵora op.94, 1874
  • 2-a violonĉelkonĉerto d-minora op.96, 1874
  • Rusa kapriĉo por piano kaj orkestro op.120, 1878
  • 2 nefinitaj fruaj pianokonĉertoj

Ĉambromuziko

  • 1-a violonsonato G-maĵora op.13, 1851
  • 1-a kaj 2-a pianotrioj op.15, 1851
  • 1-a violonĉelsonato D-maĵora op.18, 1852
  • 1-a ĝis 3-a arĉkvartetoj op.17, 1852/53
  • 2-a violonsonato a-minora op.19, 1853
  • vjolosonato f-minora, op.49, 1855
  • Kvinteto F-maĵora por blovinstrumentoj kaj piano op.55, 1855 (rev. 1860)
  • Okteto D-maĵora op.9, 1856
  • Aranĝaĵo de la pianokonĉerto C-maĵora o.Op., 1849
  • 2-a violonĉelsonato G-maĵora op.39, 1857
  • 4-a ĝis 6-a arĉkvartetoj op.47
  • 3-a pianotrio Bb-maĵora op.52, 1857
  • Arĉkvinteto F-maĵora op.59, 1859
  • Pianokvarteto C-maĵora op.66, 1864
  • 4-a pianotrio A-maĵora op. 85, 1870
  • 7-a ĝis 8-a arĉkvarteto op.90, 1871, 1892
  • Arĉseksteto D-maĵora op.97, 1876
  • 3-a violonsonato b-minora op.98, 1876
  • Pianokvinteto g-minora op.99, 1876
  • 9-a ĝis 10-a arĉkvartetoj op.106, 1880
  • 5-a pianotrio c-minora op.108, 1883

Pianomuziko multaj pecoj por piano sola, inter ili:

  • 1-a sonato E-maĵora op.12, 1848-1850
  • 2-a sonato c-minora op.20, 1848-1850
  • Etudoj op.23, 1849/50
  • Melodio en F op.3/1, 1852
  • 3-a sonato F-maĵora op.41, 1855
  • Soirées à Saint-Petersbourg, 6 pecoj op.44, 1860
  • 4-a sonato a-Moll op.100, 1877
  • Caprice russe op.112, 1878
  • Souvenir de Dresden, 6 Stücke op.118, 1894

Verkoj por piano je kvar manoj/du pianoj, inter ili:

  • Fantazio f-Moll por 2 pianoj op.73, 1864
  • Sonato D-Dur por piano je kvar manoj op.89, 1870

Aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

de propraj verkoj kaj tiuj de Beethoven kaj Meyerbeers

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Avtobiografičeskie vospominanija (Autobiografische Erinnerungen), in: Russkaja starina, November 1889; englisch: Autobiography of A.Rubinstein, Boston/Massachusetts 1890; deutsch: Erinnerungen aus 50 Jahren, Leipzig 1893
  • Muzyka i eё predstaviteli, Moskau 1891; deutsch: Die Musik und ihre Meister, Leipzig 1891; englisch: A Conversation on Music. Music and Its Masters, New York 1892
  • Gedankenkorb (unveröffentlicht); gekürzt als Anton Rubinsteins Gedankenkorb, herausgegeben von H.Wolff, Leipzig 1897; russisch: Korob myslej. Aforizmy i mysli (Gedankenkorb. Aphorismen und Gedanken), Moskau 1899

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Larry Sitsky: Anton Rubinstein. An annotated catalog of piano works and biography. Greenwood Press, Westport, Conn. u.a. 1998. (= Music reference collection; 72) ISBN 0-313-25497-4
  • Annakatrin Täuschel: Anton Rubinstein als Opernkomponist. Kuhn, Berlin 2001. (= Studia slavica musicologica; 23) ISBN 3-928864-81-5
  • Michael Jahn / Clemens Höslinger: Vergessen. Vier Opernkomponisten des 19. Jahrhunderts. J. F. Halévy, A. Rubinstein, K. Goldmark und J. J. Abert. Schriften zur Wiener Operngeschichte 6. Verlag Der Apfel, Wien 2008. ISBN 978-3-85450-288-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]