Politika ĝusteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Politika ĝusteco (ofte adjektive uzata: politike ĝusta, angle: Political Correctness [pəˈlɪtɪkəl kəˈrɛktnɪs] kaj politically correct, mallonge PC, P.C. kaj pc), estas politika frapvorto, kiu originas el anglalingvaj landoj kaj intertempe ankaŭ uzatas alilingve. Ĝi signifas – preskaŭ ĉiam por denunci ĝin – sintenon de politikistoj kaj amaskomunikiloj, kiu konsistas en ekscesa maltroigo de esprimoj kiuj povus ofendi iun homan kategorion, ekzemple seksan aŭ rasan malplimulton.

La esprimo politike ĝusta estiĝis en la 1980-aj jaroj en la usona movado por civitanaj rajtoj, kiu provis efiki kontraŭ la diskriminacion de malplimultoj per neŭtrala lingvouzo. En la 1990-aj jaroj la politika dekstro en Usono reprenis la sloganon kaj uzis ĝin kiel kritikon de la “politike ĝusta lingvo”, kiu fakte signifus “cenzuron” kaj limigon de la “parollibero”. Poste ankaŭ konservativuloj en Eŭropo reprenis ĉi tiun kritikon.

Ofte oni trovas la eldiron ke io estas “politike neĝusta”. Per tiu vortigo oni volas atentigi ke estis tuŝita tabua sfero aŭ ke iu eldiro aŭ ago kontraŭas la ĝeneralan senton pri justeco kaj juro.