Politika krizo en Nord-Koreio (1956)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Politika krizo en Nord-Koreio (koree 8월 종파 사건) — estis krizo en aŭgusto de 1956 jaro en gvidado de Korea Laborista Partio. Ĝi okazis sub influo de 20-a kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio. Grupo de subtenantoj de la «ĥruŝĉova degelo» kaj senstalinigo provis anstataŭi Kim Il-sung de potenco dum kongreso de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio. Rezulto de tiu konflikto estas flua venko de Kim Il-sung, amasaj politikaj subpremadoj, aserto de aŭtokratio de Kim Il-sung kaj konsolidiĝo de stalinisma reĝimo en Nord-Koreio.

Grupoj kaj kontraŭdiroj[redakti | redakti fonton]

Frakcioj de la Korea Laborista Partio[redakti | redakti fonton]

Komence al momento de sia kreado en 1949 jaro, gvidado de la Korea Laborista Partio konsistis el kelkaj frakcioj[1]:

  • «partizana frakcio» konsistis el partoprenantoj de kontraŭjapana partizana movado en Manĉukuo en 1930-aj jaroj; gvidanto — Kim Il-sung, ĉefministro de Nord-Koreio
  • «interna frakcio» konsistis el aktivuloj de la korea komunisma rezistanco de 1920-aj-1940-aj jaroj; gvidanto — Park Hong-jong, ministro pri eksterlandaj aferoj de Nord-Koreio
  • «sovetunia frakcio» konsistis el repatriantoj el Sovetunio; gvidanto — Ho Ga-i, vice-ĉefministro de Nord-Koreio
  • «janana frakcio» konsistis el koreaj komunistoj, kiuj kunlaboris kun Komunista Partio de Ĉinio en urbo Janan en 1930-aj jaroj; gvidanto — Kim Tu-bong

Inter tiuj kvar frakcioj, la «partizana frakcio» komencige estis la plej malgranda laŭ influenco kaj kvanto de membroj[2].

Interfrakcia konfrontado[redakti | redakti fonton]

En komenco de 1950-aj jaroj frakcioj de la Korea Laborista Partio ne havis iujn fundamentajn diferencojn. Ili ĉiuj estis ortodoksemaj kounistoj kun iu devio al stalinismomaoismo, subtenis proksiman aliancon kun Sovetunio kaj Ĉinio. Sed membroj de tiuj frakcioj videble diferencis laŭ vivosperto, politikaj metodoj kaj mondkoncepto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 8월 종파사건. Arkivita el la originalo je 2021-09-20. Alirita 2021-09-20.
  2. КРИЗИС 1956 ГОДА И ЕГО ПОСЛЕДСТВИЯ. Arkivita el la originalo je 2021-09-20. Alirita 2021-09-20.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lankov, Andrei. (2007) Crisis in North Korea: The Failure of De-Stalinization, 1956. University of Hawaii Press. ISBN 978-0-8248-3207-0.
  • Szalontai, Balázs. (2005) Kim Il Sung in the Khrushchev Era: Soviet-DPRK Relations and the Roots of North Korean Despotism, 1953-1964. Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-5322-7.