Politikaj partioj de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Japanio posedas de post la dua mondmilito pluralisman multpartian sistemon.

Japanaj leĝoj montras iom malsamajn difinojn de politikaj partioj. Ili difinas ke politika partio estas: "politika organizaĵo kiu havas pli ol 5 parlamentanojn (deputitojkonsilistoj)" aŭ "politika organizaĵo kiu akiris pli ol 2 procentojn de voĉdonoj tra tutlando en la lasta elekto por parlamentanoj".

Ĝeneralaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

En Japanio ekzistis ĝis 2009 la specifa cirkonstanco ke ekzistis partio, kiu ekde sia fondiĝo en 1955 kvazaŭ seninterrompe regis la landon: la Liberala Demokrata Partio (LDP).

La plej granda opozicia partio de post la fino de la 1990-aj jaroj estis la Demokrata Partio de Japanio (DPJ), kiu unuan fojon ricevis la plimulton en la malalta ĉambro dum la deputito-baloto en 2009 kaj tiam starigis la registaron. Ĝi devenis de multaj partiaj novfondaĵoj, refondaĵoj kaj malfondaĵoj, post kiam la potencmonopolo de la LDP pro la krizo de la 1990-aj jaroj endanĝeriĝis.

Apude ekzistas tri pli-malpli daŭraj partioj, t.e. la Socialdemokrata Partio de Japanio (SDP), posteulo de la Socialista Partio de Japanio (SPJ), la Japana Komunista Partio (JKP) kaj la Nova Komeito, la politika branĉo de la budhisma organizaĵo Soka Gakkai. Tiu lasta partoprenis ekde 1999 al la registara koalicio de la LDP. La SDP koalicias ekde 2009 kun la Demokrata Partio.

Listo de politikaj partioj de Japanio[redakti | redakti fonton]

Grandaj partioj[redakti | redakti fonton]

partio parlamentanoj Komentoj
Deputitoj Konsilistoj
Demokrata Partio de Japanio (DPJ)
Minshutō 民主党 [minŝutō]
308
109
La DPJ estas la plej granda politika partio de Japanio. Ĝi fondiĝis pro unuiĝo de 4 kontraŭ-LDP-aj partioj en 1998.
Liberala Demokrata Partio (LDP)
Jiyū Minshu-tō [ĵijū-minŝu-tō] 自由民主党,
mallongige: Jimin-tō 自民党 [ĵimintō]
119
82
La LDP estas la dua plejgranda politika partio de Japanio. Ĝi estas konservativisma partio kaj konsistas el diversaj konservativismaj kaj centristaj frakcioj. Ĝi fondiĝis en 1955.
Nova Komeito (NKP)
Komeitō 公明党
21
21
La Partio Shin Komeito (Nova Komeito) estas la tria plej granda partio de Japanio. Ĝi estas apogita de la budhisma sekto Sōka Gakkai.
Japana Komunista Partio (JKP)
Nihon Kyōsan-tō 日本共産党,
Kyōsan-tō 共産党
9
7
La kvara partio de la lando, kun komunista ideologio.
Socialdemokrata Partio (SDP)
Shakai Minshutō 社会民主党,
Shamin-tō 社民党
7
5
SDP estas maldekstrema partio, heredanto de la Japana Socialista Partio, kiu dum multaj jaroj estis la ĉefa opozicia partio.
Nova Popola Partio
Kokumin Shintō 国民新党,
Kokumin-Shin 国民新
3
4
Konservativa
Via Partio
Minna no Tō みんなの党
5
1
konservative liberala
Deputitoj post la japaniaj elektoj en 2009

Referencoj[redakti | redakti fonton]