Politiko "rigardu orienten"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Politika mapo montranta Hindujon, Ĉinujon kaj la sudaziajn landojn

La politiko "rigardu orienten" aŭ "look east" en la angla origine estis politiko iniciita en Barato en 1991 kaj indikis strategian movon de la barata pespektivo al la mondo. Ĝi estiĝis kaj evoluiĝis sub la registaro de la ĉefministro P.V. Narasimha Rao kaj strikte sekvita de la sekvaj registaroj de Atal Behari Vajpayee kaj Manmohan Singh.

Laŭ Sunanda K. Datta-Ray, aŭtoro de la nura librolonga esploro de tiu politiko, en:Looking East to Look West: Lee Kuan Yew's Mission India (Rigardi orienten por rigardi okcidenten), Rao priskribis la politikon kiel nur la unua etapo de strategio por favori ekonomikan kaj sekurecan kunlaboron kun Usono. Tamen rigardi orienten memfiniĝis, ĉefe pro la ministro Lee Kuan Yew.[1]

Kiel diris la ĉefministro Manmohan Singh: la politiko "rigardu orienten" ne estas nur ekstera ekonomia politiko; ĝi estas ankaŭ strategia movo de la vido de Barato al la mondo kaj de la loko de Barato en tutmonde evoluanta ekonomio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Looking East to Look West: Lee Kuan ... - Google Books. Books.google.co.in (1965-08-09). Alirita 2010-09-03.