Pomerio
Pomerio, germane Pommern, pole Pomorze, estas geografia kaj historia regiono en la nordo de Germanujo kaj Polujo ĉe la suda bordo de la Balta Maro (Pomeria Golfo), kaj ambaŭflanke de la Odro. La nomo venas de la kaŝuba po more = "ĉe la maro".
De 1816 ĝis 1945 Pomerio estis prusia provinco.
La nuna politika divido de la historia regiono Pomerio estas:
- okcidenta parto: historie ankaŭ nomata Antaŭpomerio, apartenas al Germanujo, kiel parto de la germana federacilando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Proksimume tiu parto apartenis al Svedio de 1648 ĝis 1815, nomata Sveda Pomerio.
- orienta parto: historie ankaŭ nomata Malantaŭpomerio, apartenas al Polujo, proksimume:
- la nuna pola Okcidentpomeria Provinco, Województwo zachodniopomorskie,
- okcidenta parto de la nuna pola Pomeria Provinco, Województwo pomorskie kaj
- nordorienta parto de la nuna Kujavia-Pomeria Provinco, Województwo kujawsko-pomorskie.