Ponto 25-a de aprilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto trans la Taĵo vidata de la bordo de Lisbono

La Ponto 25-a de aprilo (portugale: Ponte 25 de Abril) estas pendoponto kun longo de 2278 metroj trans la rivero Taĵo en Portugalio. Ĝi estis konstruita inter 1962 kaj 1966 fare de la ŝtalkonzerno US-Steel, inaŭgurita sub la nomo „Salazar-Ponto“ kaj post la Revolucio de la Diantoj de la 25-a de aprilo 1974 renomita en Ponte 25 de Abril. Ĝi ligas la Lisbonan urboparton Alcantâra kun la urbo Almada je la suda bordo.

La Ponte 25 de Abril havas longon de 2.278 m; ambaŭ pilieroj havas alton de 190 m. La ĉefspano longas 1.013 m, la ĉefpilieroj estas fiksitaj 82 m sub la marnivelo . La alto de la trafikvojo estas 70 m super la Taĵo.

Kvankam jam dum la konstruo planita, nur en 1999 oni konstruis kaj inaŭguris fervojon sub la trafikvojo.

Eksteraj ligiloj