Ponto Sully

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La ponto Sully

La ponto Sully (franclingve pont Sullypont de Sully) estas ponto super la Sejno en Parizo. Ĝi kunligas la 4-an kaj la 5-an arondismentojn kaj plilongigas la akson de la bulvardo Henriko la 4-a, por finatingi la bulvardo Saint-Germain ĉe la maldekstra bordo.

Ĝi fakte konsistas el du malsamaj pontoj, apartigitaj de la orienta pinto de la insulo Saint-Louis. La ponto direkte al la dekstra bordo ekas per la kajo Henriko la 4-a, kaj alvenas al la kajo Anjou. Tiu direkte al la maldekstra bordo ekas per la kajo de Béthune por finatingi la kajojn Saint-Bernard kaj La Tournelle.

La nomo de la ponto honorigas Maximilien de Béthune, duko de Sully-sur-Loire kaj fama ministro de la franca reĝo Henriko la 4-a.