Popolismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Popolismo (de la vorteroj popolo kaj -ismo) estas vorto por diversaj politikaj direktoj, kiuj havigas al la popolanoj tre simpligitajn, emocie aktivigajn sloganojn kaj agadojn por la solvo de sociaj problemoj.

La vorto

La germana vortaro Duden klarigas, ke temas pri "oportunisma politiko, kiu [per ĉiaj manieroj] provas akiri la simpatiojn de la homamasoj". En politikaj diskutoj la vorto estas uzata por trafi malamikajn partiojn aŭ politikistojn: Aparte en Eŭropo kritikindas esti "popolisto", do manipuli kaj instrumentigi la civitanaron por propraj celoj. La "popolistoj", atakas la politikajn malamikojn, provas per sensencaj aŭ tute malrealismaj promesoj kapti balotajn voĉojn, kaj laŭ la malamikoj agas pro privata strebo je potenco, pro manka respondeco pri la politika estonto de la lando kaj pro manko de veraj solvoj de aktualaj problemoj.

La politikistoj atakataj pro "popolismo" kontraŭe ofte substrekas, ke male al "establiĝintaj" politikistoj ili mem havas proksiman kontakton al la simplaj civitanoj, la "popolo", kaj atakas la kontraŭantojn esti dogmaj, maldemokratiaj aŭ elitismaj.

Pro tio, ke la nazia reĝimo en Germanio kaj Aŭstrio aparte forte misuzis popolismajn teknikojn (majstro pri tio krom Adolf Hitler estis la ministro pri propagando, Joseph Goebbels), esti atakata pri "popolismo" nuntempe en tiuj landoj estas aparte forta ofendo. Ĉar tamen en demokratioj ĉiuj gravaj politikaj fortoj varbas pri subteno inter la civitanoj, kaj cele al tio uzas ĉiujn eblojn de varbado inkluzive de la amaskomunikiloj, iugrade ĉiuj politikaj grupoj estas popolismaj.

Vidu ankaŭ