Popowo Kościelne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popowo Kościelne
vilaĝo en Pollando
Administrado
Lando Pollando
Provinco Grandpolio
Distrikto distrikto Wągrowiecki
Komunumo Mieścisko
SIMC kodo 0588973 [+]
Poŝtkodo 62-285
Aŭtokodo PWA
Telefonkodo (+48) 61
Demografio
Loĝantaro 720  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 43′ N, 17° 16′ O (mapo)52.716717.2667Koordinatoj: 52° 43′ N, 17° 16′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Popowo Kościelne (Pollando)
Popowo Kościelne (Pollando)
DEC
Popowo Kościelne
Popowo Kościelne
Situo de Popowo Kościelne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Popowo Kościelne, Greater Poland Voivodeship [+]
vdr

Popowo Kościelne en Grandpolio [Popovo Koŝcjelne] estas vilaĝo en Pollando situanta en Vojevodio Grandpolia, en distrikto Wągrowiecki, en komunumo Mieścisko. La unua historia mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1837.

En la jaroj 19751998 la vilaĝo administracie apartenis al la Vojevodio de Poznano.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ligna preĝejo de Anunciacio el la jaro 1629, konstruita en la loko de la antaŭa preĝejo de la antaŭ jaro 1423. Rekonstruita post la gravaj detruoj en la jaro 1730 fare de la parokestro Stanisław Łepkowski [Stanislao Ŭepkovski]. Denova rekonstruo en la jaro 1863 kaj la tegmento kovrita per blugrizaj ardezoj. Tre interesaj estas la interna ekipaĵo el la 17-a/18-a jarcentoj kaj ĉirkaŭ la preĝejo kelkaj kapeletoj (el la jaro 1926) kun valoraj statuoj. En la preĝejo oni povas admiri la ĉerkajn portretojn ĉe la flankaj vandoj, i.a. de la fondinto, Stanislao Zagórski [Zagurski]}} el Zagorzyce [Zagoĵice]. Interesa estas la enigmo pri la blazono de la familio – en la ĉerka kartuŝo de Stanislao estas blazono Grzymała [Gĵimaŭa]. Tamen en la supra parto de baroka antaŭ-pendaĵo de la flanka altaro etas la blazono Ostoja, la blazono de la familio Zagórski. Unu el la portretoj pendantaj ĉe la dekstra vando devenas el la 18-a jarcento kaj prezentas la pastron, probable Stanislaon Łepkowski [Ŭepkovski]. La preĝejo nun urĝe bezonas financprovizon por la laboroj renovigaj.
  • Dutrunka tilio kreskanta inter la preĝejo kaj la parokejo havas la perimetron de 460 cm.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo dum la jaroj 19651972 laboris kiel direktorino de la loka Publika Antaŭlernejo la konata esperantistino Irena Grochowska [Groĥovska].