Portalo:Esperanto/Kalendaro/10-a de decembro
- 10-a de decembro 1911: Alfred Hermann Fried, aŭstra esperantisto, verkinto de Esperanto-germana vortaro kaj de lernolibro de Esperanto en la germana lingvo, ricevas la Nobel-premion pri paco pro siaj beletraĵoj pri pacismo.
- 10-a de decembro 1954: Unesko akceptas la Rezolucion de Montevideo, kiu oficiale agnoskas la celsamecon inter Unesko kaj Esperanto-movado kaj laŭdas la ĝistiaman rolon de Esperanto kiel komunikilo inter popoloj.