Portalo:Hinduismo/Patanĝalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinduismo/Patanĝalio

Patanĝalio estas konata kiel aŭtoro de Jogo sutroj kaj ampleksa komentario (Mahabhaŝja) al Okspeca traktado (Aŝtadhjaji) de Panini, kie li komentas sanskritan gramatikon. Lia plej konata verko estas Jogo sutroj, kiujn li komponis en la jaroj 200 ĝis 150 antaŭ Kristo. Patanĝali estas konsiderata kiel fondinto de la jogo, malgraŭ tio ke lia prelego pri la jogo estas fondita en sankhja-lernejo kaj Bhagavadgitao, kiuj estas pli malnovaj. Laŭ Patanĝali la jogo estas halto de ŝanĝoj de la menso kaj klarigas ok fakojn de la jogo dependaj de la stato de konscio, kiuj gvidas al unuigo: Jamo, Nijamo, Asano, Pranajamo, Pratjahara, Dharana, Dhjana kaj Samadhi. Mencioj pri la unuiĝinta konscio estas ankaŭ en Vedoj, kiuj estas konsiderataj kiel unuj el la plej malnovaj hindoeŭropaj verkoj kaj estas en ili mencioj pri la tempoj ĝis 8000 antaŭ Kristo.

Surbaze de Jogo sutroj de Patanĝali estiĝis diversaj fakoj de la jogo, krom aliaj Hatha jogo (pozicio de la korpo), Dĵnana jogo (Jogo de sciado), Bhakti jogo (Jogo de sindoneco), Dhjana jogo (Jogo de meditado) aŭ Raĝo jogo (Reĝa jogo). La jogo estas unu el ses sistemoj de la ortodoksa hinda filozofio kaj laŭ tiu ĉi filozofio la jogo alportas manieron, kiel sperti tiun plej malantaŭan realecon.

...tuta artikolo