Portalo:Historio/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

„ Historio estas la scienco pri la homoj dum la tempo. “ (Marc Bloch: Apologio de historio)

Historio (greke ἱστορία [istoria], kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo") estas la studo pri la pasinteco, ĉefe rilate al homoj. La termino pli ĝenerale rilatas al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri pasintaj okazaĵoj. La esprimo inkludas kosman, geologian, kaj organisman historiojn, sed kutime 'historio', sen iu ajn atributo, implicite signifas homan historion. Akademianoj kiuj verkas pri historio estas nomitaj historiistoj.