Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/02

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Sinatra
Frank Sinatra

Frank SINATRA [frenk siNAtra] (naskiĝis la 12-an de decembro 1915, mortis la 14-an de majo 1998) estis usona kantisto kaj aktoro. Lia plena nomo estis Francis Albert SINATRA.

Naskiĝinte en en Hoboken, Nov-Ĵerzejo, la filo de siciliaj enmigrintoj komencis sian karieron kiel kantisto en diversaj dancorkestroj. Ekde 1943 li kantis sole. Pro sia intensa voĉo kaj sia sentoplena kantado li baldaŭ famiĝis kaj ricevis la kromnomon The Voice (= la voĉo). Kiel aktoro li ĉefe en la 1950-aj jaroj furoris.