Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/59

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jackie Chan
Jackie Chan

Jackie CHAN estas aktoro, naskiĝinta la 7-an de aprilo 1954 en Hongkongo.

Jackie naskiĝis kiel Chan Kong-Sang al servistino kaj kuiristo, kiuj laboris ĉe franca konsulo. Kiam lia patro akceptis oferton por forveturi por labori en ambasadorejon en Aŭstralio, ili sendis la sepjaran Jackion por dek jaroj en Ĉinan operan lernejon. Li spertis en la lernejo duran trejnadon. Li devis ĉiutage ellitiĝi je la 5-a frumatene kaj ĝis mafrua vespero li lernis dancadon, kantadon, akrobataĵojn kaj batalarton. Se li ne montris sufiĉe bone faritan laboron, li estis punbatita aŭ li ne ricevis manĝaĵon.