Portalo:Homoj/Homoj po tago/3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lex Barker
Lex Barker

Lex BARKER, origine: Alexander Chrichlow BARKER Jr. (naskiĝis la 8-an de majo, 1919, mortis la 11-an de aprilo aŭ laŭ aliaj fontoj: la 11-an de majo, 1973) estis usona aktoro.

Barker naskiĝis en Rye, Novjorkio. Li aktive partoprenis la Duan mondmiliton kaj poste komencis filmkarieron. Post kelkaj malgrandaj roloj, li famiĝis en la rolo de Tarzan, kiun li en kvin filmoj prezentis.