Post- och Inrikes Tidningar
El Vikipedio
Post- och Inrikes Tidningar (PoIT) estas la oficala ŝtata sveda registara gazeto ekde 1645, ekde 2007 ĝi aperas nur interrete.
PoIT estis fondita en 1645 sub regado de reĝino Kristina la 1-a kaj ŝia kanceliero Axel Oxenstierna. La gazeto nomas sin la plej malnova ankoraŭ aperanta gazeto de la mondo. En 1791 komisiis reĝo Gustavo la 3-a la novkreitan Svedan Akademion je eldono de la gazeto.
La jarkoleko de 1645 ĝis 1721 estas ciferecigita per projekto "Tiden" (ĉ. 2001) ĉe la Reĝa Biblioteko en Stokholmo.
La 1-an de januaro 2007, ĉesis la papera formato de gazeto. Ekde tiam ĝi aperas nur sur la interreto. Oni presas, printas nur tri ekzemplerojn por la universitatoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- ĉefpaĝo
- Posttidningar, Inrikes tidningar, Post- och Inrikes Tidningar, la ciferecigitaj jarkolektoj
- Wikisource