Povilas Stašys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Povilas Stašys
Persona informo
Naskiĝo 5-a de majo 1901
en en distrikto Kupiškis, (Litovio)
Morto 11-a de januaro 1997
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1925
vdr

Povilas Stašys (naskiĝis la 5-an de majo 1901 en distrikto Kupiškis, mortis la 11-an de januaro 1997 en Kaunas) estis instruisto kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1923 li finis la porinstruistan seminarion kaj eklaboris en elementa lernejo. Post la milito, laborante en lernejo, li samtempe studis en Instituto por Instruistoj kaj finis ĝin en 1950. Kiel instruisto li laboris 17 jarojn en elementa lernejo kaj 23 jarojn en mezlernejo.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Povilas Stašys esperantistiĝis en 1925, reaktiviĝis en 1956. Li interŝanĝis instrumaterialon, prelegis en E-tendaroj kaj klubaj kunvenoj, kunlaboris en "Pola Radio". Lastatempe li kolektis materialojn kaj verkis biografiojn pri 51 litovaj esperantistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Litova Stelo, 1997, marto-aprilo, n-ro 2, paĝo 24.