Powys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Powys

Powys estas administra regiono de Kimrio. Ĝi etendas ĉirkaŭ 5,200 kvadratajn kilometrojn, kaj estas la plej granda el la nunaj administraj regionoj de la lando.

Powys enhavas la antaŭajn graflandojn Montgomeryshire kaj Radnorshire, la plejparton de Brecknockshire, kaj malgrandan parton de Denbighshire. La regiono estas tre monta. La plejgranda urbo estas Newtown, kiu enhavis iom malpli ol 12,800 loĝantojn en 2001 laŭ la tiujara censo. Inter aliaj lokoj estas:

Powys nomiĝas laŭ antaŭa kimra regno, Powys (regno).