Prémanon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prémanon
Administrado
Statuso Urbeto
Lando Francio
Regiono Franĉ-Konteo
Departemento Jura
Arondismento Saint-Claude
Kantono Morez
Urbestro Bernard Regard
2008-2014
Poŝtkodo 39400
Kodo laŭ INSEE 39441
Retpaĝaro http://www.premanon.com
Demografio
Loĝantaro 664 loĝ. (en 1999)
Loĝdenso 23 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°27′44″N 06°01′50″O  /  46.46222°N, 6.03056°O / 46.46222; 6.03056 (Prémanon)Koordinatoj: 46°27′44″N 06°01′50″O  /  46.46222°N, 6.03056°O / 46.46222; 6.03056 (Prémanon)
Alto De 769 m al 1 417 m
Areo 28,18 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Prémanon
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Prémanon (prononcu: [Prema]) estas franca komunumo en la departemento Jura, de la regiono Franĉ-Konteo.

Ĝi situas ĉe la svisa landlimo, ĉirkaŭ 90 km (birdfluge) sude de Besançon, kaj ĉ. 124 km (birdfluge) nord-oriente de Liono.

La ĉefurbo situas apud la regiona naturrezervejo de de alta Ĵuraso. Riveroj Valserine kaj La Biennette (alfluanto de rivero Bienne) tie fontas, kaj rivero Bienne (kiu tie nomiĝas Bief de la Chaille) faras ĝia nord-orienta limon kun Les Rousses. La komunumo estas parto de la skiadkampo de Les Rousses.

En la komunumo estas nenia koncentrata urbo; ĝi komponiĝas el vilaĝoj. Krom Prémanon, estas Beauregard, Les Rivières, Les Arcets, La Darbella, Les Jouvencelles, Les Jacobeys, Le Tabagnoz.

La najbaraj komunumoj estas okcidente Longchaumois; nord-oriente: Les Rousses; oriente: Saint-Cergue, Gingins kaj La Rippe (ĉi-tiuj tri urboj en Svislando, kantono Vaŭdo); kaj sude: Divonne-les-Bains, Lajoux kaj Lamoura.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Paul-Émile Victor plurfoje restadis en Prémanon. Lia amiko Pierre Marc tie fondis muzeon pri li kaj liaj polusaj esploroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]