Pragaj Sonoriloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

UK 1996

Pragaj Sonoriloj estis titolo de la 12 numeroj de la kongresa kuriero dum la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago 1996. La redaktoroj Miroslav Malovec kaj Karel Daněk opiniis la sonorilojn karakterizaj por Prago, tial ili elektis tiun titolon.

La kuriero estis prilaborata komputile kaj tial ĝi povis esti eksponita en la interreto post la kongreso, verŝajne unuafoje en la historio de la movado.