Prasenaĝito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prasenaĝito
Tradukoj de
प्रसेनजित् (Prasenajit)
Palie Pasenadi
Sanskrite प्रसेनजित् (Prasenajit)
Japane プラセーナジット (purasēnajitto)
波斯匿王 (hashinokuō)
Terminaro de Budhismo
vdr
Procesio de la raĝo Prasenaĝito de Kosalo, eliranta el Ŝravastio por renkontiĝi kun la budho Gotamo, Sanĉio.[1]

Prasenaĝito (ĉ. –6-a jarcento) estis raĝo de Kosalo[2] de la suna dinastio, posteulo de Sanjaya Mahākosala.[3] Lia ĉefurbo estis Ŝravastio. Li estis grava subtenanto de la budho Gotamo kaj kontruis multajn bikŝuejojn por li.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Prasenaĝito studis en Takŝaŝilo kaj fariĝis raĝo de Kosalo.[2] Lia unua edzino estis princino el Magado kaj lia unua kromedzino estis Vāsavakhattiyā, kiu estis prezentita al li kiel laŭleĝa filino de la ŝakja kŝatrijo Mahānāma, sed ŝi vere estis nelaŭleĝa filino de Mahānāma kaj sklavino nimita Nāgamundā. El tiu ĉi kromedziĝo, naskiĝis filo, Virudako,[noto 1] kaj filino, princino Vaĝiro.[2] Lia dua kromedzino, kaj ĉefedzino, estis Mallika, filino de la ĉefo de la girlandistoj.

Li edzinigis sian fratinon Kosaladevion al raĝo Bimbisaro de Magado[4] kaj sian filinon kun Vāsavakhattiyā, la princinon Vaĝiron, li edzinigis al la filo de Bimbisaro, la princo Aĝataŝatruo, kiu poste fariĝis raĝo de Magado.

Iam, kiam li estis for de la ĉefurbo, Ŝravastio, lia ministro Dīgha Chārāyana metis lian filon Virudakon sur la tronon. Li vojaĝis al Magado peti helpon al raĝo Aĝataŝatruo por repreni sian tronon, sed li forpasis antaŭ la pordegoj de Raĝagriho, la ĉefurbo de Magado, antaŭ ol li povis renkontiĝi kun li,[5] do li estis tuj sukcedita de sia filo Virudako.[6] Laŭ la Puranoj, lia sukcedinto tamen nomiĝis Kṣudraka.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Sanskrito, Virūḍhaka; en Palio, Viḍūḍabha.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marshall 1918, p. 46ff.
  2. 2,0 2,1 2,2 Sastri 1988, p. 17.
  3. Raychaudhuri 1972, pp. 90, 176.
  4. Upinder Singh 2016, p. 271.
  5. Raychaudhuri 1972, pp. 176-8, 186.
  6. Sen 1999, p. 107.
  7. Misra 2007, pp. 287-8.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Marshall, John. (1918) A Guide to Sanchi. Kalkato: Superintendent Government Printing.
  2. Misra, V. S.. (2007) Ancient Indian Dynasties (angle). Mumbai: Bharatiya Vidya Bhavan, p. 287–8. ISBN 81-7276-413-8.
  3. Raychaudhuri, H.. (1972) Political History of Ancient India. Calcutta: University of Calcutta, p. 90, 176.
  4. Sastri, K. A. Nilakanta. (1967) Age of the Nandas and Mauryas (angle). Delhi: Motilal Banarsidass. ISBN 81-208-0465-1.
  5. Sen, Sailendra Nath. (1988) Ancient Indian History and Civilization (angle). New Age International Publishers. ISBN 81-224-1198-3.
  6. Singh, Upinder. (2016) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century (angle). Pearson PLC. ISBN 978-81-317-1677-9.