Preĝejo Nomo de Jesuo (Meidling)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kirko Nomo de Jesuo kaj poste paroĥestrejo
interno

La Preĝejo Nomo de Jesuo (germane: Kirche Namen Jesu) estas romkatolika sakrala ejo en la 12-a disktrikto viena Meidling (Darnautgasse 3). Ĝin oni konstruis en la 1950-a jaro laŭ planoj de Josef Vytiska.

Historio[redakti | redakti fonton]

En dense enloĝita viena laborista distrikto estiĝis en la jaro 1932-a en eksa ledofabriko provizora kirko laŭ planoj de Bruno Buchwieser la Maljuna. Ĝi kromnomitis Dugroŝa kirko (Zweigroschenkirche) pro ankaŭa financiĝo per mondonacoj de la legantaro de Zweigroschenblatt. La interno havas ĉ. sep centojn da sidlokoj; la meblaron liveris ĉefe vorarlbergaj artistoj pro ke la ĉefa instiganto kirkkonstrua estis la vorarlberga animzorganto kaj misiisto Josef Gorbach. Grandan krucifikson kreis la tirolano Peter Sellemond.

Dum la Dua mondmilito bombadoj de la Aliancanoj malkonstruis la preĝejon kaj intertempe la fidelularo kunvenis por liturgiaĵoj en teatrejo. La nuna brika konstruaĵo datumas de 1959 disponante pro kapacito de mil sidlokoj. Parto de la iama fabriko sur la placo Schedifkaplatz forigitis laŭ planoj de Vytiska, por gajni spacon por paroĥestra kaj loĝada domo. Tie troviĝas ankaŭ infanĝardeno.

Interno[redakti | redakti fonton]

La ligna krucifikso de Sellemond postvivis la damaĝojn militajn kaj daŭre ĝuas utiligon en la moderna kirko kun modernigoj (paradiza kruco). Krome konserviĝis maria statuo de la sama artisto. La granda plafono kun kristanismaj simboloj estas de Karl Jamöck, la vitraloj kun kristaj monogramoj de Oswin Amann. Ronda fenstro de Albert Paris Gütersloh, bildigante la kardinalajn vitrojn, iam spekteblas ĉe la malinterno. De 1985 ĝi formas la plafonon de la Fátima-kapelo. En 2015 estis metita sub la krucifikson de Sellemond kruco el kunfandita virto de Heinz Ebner; ĉi artisto ankaŭ kreis la tabernaklon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Varga: Die Pfarre Namen Jesu. Geschichte eines Pfarrzentrums, Blätter des Meidlinger Bezirksmuseums, Wien 2001, kajero 53/54.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48.17277777777816.330555555556