Preĝejo Sankta Ĝilo Abato (Burgoso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Ĝilo Abato
kristana preĝejomonumento [+]
Koordinatoj42° 20′ 38″ N, 3° 42′ 7″ U (mapo)42.343888888889-3.7020277777778Koordinatoj: 42° 20′ 38″ N, 3° 42′ 7″ U (mapo)

Preĝejo Sankta Ĝilo Abato (Kastilio kaj Leono)
Preĝejo Sankta Ĝilo Abato (Kastilio kaj Leono)
DEC
Preĝejo Sankta Ĝilo Abato
Preĝejo Sankta Ĝilo Abato
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio

Map
Preĝejo Sankta Ĝilo Abato
Vikimedia Komunejo:  Church of San Gil Abad (Burgos) [+]
vdr
Ĉefa enirejo al la preĝejo de Sankta Ĝilo. Post la katedralo, ĝi estas konsiderata la plej bona specimeno gotika de la urbo.

La preĝejo Sankta Ĝilo Abato estas katolika preĝejo en la urbo Burgoso, Kastilio-Leono, Hispanio. De gotika stilo, eble oni konstruis sur la ermitejo de Sankta Bartolomeo kiu ekzistis je la fino de la 13-a jarcento. Ĝi havas tri navojn kun transepto kaj flankaj kapeloj inter kiuj elstaras la Capilla de la Buena Mañana (La Kapelo de la Bona Mateno), kun gotika retablo de la fino de la 15-a jarcento, verko de Gil de Siloe; la Capilla de los Reyes (Kapelo de la Reĝoj) kun renesanca retablo de la sama aŭtoro; kaj la Capilla Funeraria de la Navidad, (Funebra Kapelo de la Krist-Nasko) aldonita en la 16-a jarcento kaj atribuita al Juan de Marienzo.

La Capilla del Santísimo Cristo (Kapelo de la Sankta Kristo) estis aldonita en la 16-a jarcento fare de la arkitekto de Burgoso Juan de Vallejo. Laste en la flankoj situas la Arco de Texada (Arko de Texada) kiu permesis la tralason de grandaj ĉaroj kun varoj kiuj venis el Kantabrio.