Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Oberweimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo, Oberweimar

Fortimpresa protestantisma Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (germane: Kirche St. Peter und Paul) staras en la vajmara urbokvartalo Oberweimar, en Germanujo. Ĝi apartenas al la komunumo Oberweimar-Ehringsdorf ene de la Ekleziaro Weimar de EKM (Evangelia eklezio en Meza Germanuno).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi-kontruaĵo rangas inter la plej malnovaj en la ĉirkaŭaĵoj. Antaŭula ejo estis la kirko de la cistercia (ekde 1500 benediktana Monaĥinejo Oberweimar kiu menciitis unue en la 1244-a jaro. Laŭ dokumento episkopa de la 11.8.1281 konsekritis la inter 1248 kaj 1283 konstruita kirko je la sanktoj Petro kaj Paŭlo. La hodiaŭa hala kirko datumas de 1361. Inter 1514 kaj 1517 la lasta abatino konstruigis turon rekte supre de la rojo Papierbach kio estas ĝis nun unikeco de tiu ĉi kirko. Post la neniiĝo klostra pro Reformacio la kirko iĝis paroĥuja en 1525.

Ekde 1733 landa ĉefarkitekto Adolf Richter novigis la mansardan tegenton, la lignan barelvolbon kaj la baroko|barokan ekipaĵon. En 1898 estis ampleksaj restaŭradlaboroj dum kiuj oni malkovris en la altarejoj freskoj de sankta Ursulo kaj sankta Antonio: ili admireblas kaj nun. Tegmentoriparo estis en 1940 kaj en 1983-85. Ŝanĝo sonorila fariĝis en 1902, 1929 kaj 1958. En 1985 malkovritis ĉe la altareja vando konsekra kruco. La lastpasinta restaŭrado estis en 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.96555611.345