Oberweimar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido je Oberweimar
Vido je la suda parto de Oberweimar

Oberweimar estas, kune kun Ehringsdorf, urbokvartalo de Vajmaro, Germanujo. Ambaŭ antaŭvilaĝoj jam en 1922 enkorpigitis en la tiaman ĉefurbon de Turingio. Ambaŭ kvartaloj havas ne tute 6000 loĝantojn (stato de 2009). Oberweimar situas je alteco de 215 metroj sudeoste de la urbokerno sur la dekstra bordo de la rivero Ilm trafluite de Papierbach. Nordueste jam komenciĝas la fama Ilm-parko. Tra Oberweimar kondukas la ege frekventata biciklovojo Ilmtal-Radweg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Libera Waldorf-lernejo en Oberweimar

Fakte temas tie ĉi pri tre malnova setlejaro. Ekde la komencoj de ekleziaj strukturiĝo en la 8-a kaj 9-a jarcentoj jam estis setlejo kun kirko. Grafo Hermano la 2-a (Weimar-Orlamünde) fondis en 1244 cistercian monaĥinejon. La konserviĝinta tomboslabo de grafo Frederiko de Orlamünde (li mortis en 1315) kaj de la edzino Elizabeto atestas ke la klostro estu dinastia entombigloko.[1] En 1244 aperas unuefoje la nomo Oberenwimare; sciindas ke la nuna Vajmara tiam ankaŭ nomitis Niederweimar (Malsupra Vajmaro). La monakeja Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Oberweimar) jam antaŭe gravis estante ekde la fino de la 13-a jarcento sidejo de ĉefpastro. Ĝis Reformacio 59 paroĥujoj dependis de Oberweimar. Multis la de la monakinejo posedataj arbaroj kaj bienoj. La lastaj Orlamünde-grafoj cedis al la monakinoj propran juĝadrajton kaj aldonis la vilaĝojn Oberweimar, Umpferstedt kaj finfine Ehringsdorf. En 1350 ekfunkciis olemuelejo surloke. Neestante mem vere cistercia klostro la monakinejoj ja vivis strikte laŭ la cistercia regularo, poste laŭ la benediktana regulo. En 1372 Oberweimar ekposeditis fare de la Dinastio Wettin. Dum la kamparanaj ribeloj en 1525 la klostro mire ne damaĝitis; ĝi nur dividitis. Iĝis la klostra korto ĉambra posedaĵo de la Wettin-oj, dume la kirko iĝis paroĵuja. Kune kun Umpferstedt kaj Ehringsdorf formiĝis la administrejo Amt Oberweimar. En 1546 alikonstruitis la olemuelejo je papermuelejo. En 1613 furiozis surloke la t.n. Turingia diluvo, dum la Tridekjara milito en 1639 terorigis la homojn pestepidemio. En 1723 konstruitis ŝtona ponto trans Ilm-rivero. Sur arbara grundo aparteninta al la klostra starigitis ekde 1730 Kastelo Belvedere (Weimar). Ekde 1793 la eta bierfarejo klostra venis en la manojn de la duka modelfarmo. En 1826 akiris la lokulo Carl Johann Christian Wilhelm Heydenreich la kavaliran bienon inspektoronte la bierfaradon. En 1876 malfermitis la fervojlinio inter Gera kaj Vajmaro; Oberweimar ricevis propran stacidomon unu jaron poste. En 1900 loĝis tie du miloj da homoj. En 1907 fonditis la entrepreno Elektroinstallation Oberweimar (EOW) funkcionte ĝis la 1992-a jaro. En 1922 oni ekvajmariĝis. En 1925 la papermuelejo fermitis. Inter 1932 kaj 1936 konstruitis loĝdomaro por familioj kun multaj infanoj eoste sur la suda deklivo supre de la strato al Taubach. Aliaj loĝdomoj estas ĉe Bahnhof-strato. En aprilo 1945 Oberweimar liberiĝis de la nazia reĝimo fare de la Usona Armeo. La sovetiaj okupantoj eksproprietigis multajn kamparanojn. La biendomego Gutshaus malkonstruitis kaj malfermiĝis kolĥozo (LPG). En 1957 malfermis la pordojn en iama gastejo la Muzeo pri abeloj (Weimar). Novaj loĝdomoj starigitis inter 1973 kaj 1977 ĉe Am Dichterweg nordoriente de la kerno de Oberweimar. En 1990 inaŭguritis Valdorfa lernejo. En 1996 la erfurta episkopo Joachim Wanke konsekris la katolikan Preĝejon Mario apostolreĝina.

Oberweimar, stacidomo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oberweimar. En: Hans Patze, Peter Aufgebauer (eld.): Handbuch der historischen Stätten Deutschlands. Band 9: Thüringen (= Kröners Taschenausgabe. Vol 313). 2a eldono, Kröner, Stuttgart 1989, ISBN 3-520-31302-2, p. 322–323.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert von Hintzenstern: Gebaut wie für die Ewigkeit. Klosteranlagen in Thüringen. Kulturzeugnisse aus alter Zeit. VHT – Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1996, ISBN 3-89683-104-6, p. 49.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]