Preĝejo de Martinroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halokirko protestantisma, Martinroda
Altarejo
Enssemblo el paroĥejo, preĝejo kaj kampanileto

La Preĝejo evangelia de Martinroda (germane: Evangelische Kirche Martinroda) en Martinroda/Germanujo troviĝas kun sia plifirmigita tombejo, tombeja kapelo kaj iama paroĥejo ĉe la nordeosta vilaĝorando tuj ĉe la piedo de la ekskursomonto Veronikaberg. Temas pri eta, regiontipa naturŝtona kirko kun ardezumitaj turo kaj tegmento.

Apartenas ĝi al la komunumo Geratal ene de la ekleziaro Arnstadt-Ilmenau de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malkonatas ĝia konstrutempo ekzakta sed la maniero atestas romanikajn teknikojn. Sian aspekton nunan la preĝejo gajnis en 1720 kiam ĝi alikonstruitis je malpucita baroka halokirko. Post restaŭradlaboroj iĝis rekonsekro de la ejo kun novega orgeno. La kirko konstruita estas en akso orienta-okcidenta kaj la turo estas ĝia uesta limo.

Arkitekturo kaj meblaro[redakti | redakti fonton]

La navo havas pintan tegmenton kun okcidenta, tripartita groptegementa finiĝo. La turo kronatas de vosta kupolo kun lanterno, de longa pinto kun tura globo kaj veterflago. En sonorilturo ekster la tombeja muro sonas la du sonoriloj. La gotika ogivarka fenestro ĉe la orienta flanko de la longa navo intertempe surmasonitis. La internon heligas kvar grandaj vitraloj rektangulaj kaj ekstere, malgraŭ surmasoniĝo, ekkoneblas la frugotikaj rondarkoj.

La ligna plafono havas formon de ĉielo. Admirotas ankaŭ la du galerioj kaj riĉe ornamita ambona altaro el al unua triono de la 18-a jarcento. La dua galerio havas la orgenon kiu atingas la plafofnon; la orgenfasado estas tre plaĉaspekta kun lindaj barokaj skulptaĵoj kaj figura prezento de muzikantaj anĝeloj. El feliĉaj antaŭreformaciaj tempoj datumas ankoraŭ la tabernaklo kiun oni transprenis kiel deponejon por la komunio-kaliko. Ene dominas la koloroj ora, blanka kaj verda. Vidinda ankaŭ baptoanĝelo el la jaro 1722.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.72489601722210.891152620278