Premio Pirlot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Premio Pirlot estas premio ĉiujare aljuĝata al la plej bona scienca (ne esperantologia aŭ interlingvistika) publikaĵo en Esperanto. Ĝi estis fondita de Germain Pirlot. La decidon pri la aljuĝo faras la Senato de AIS San-Marino, kiu akceptas proponojn ĝis fine de marto de la jaro post la eldonjaro.

Kelkaj klarigoj pri tiu Premio :

Ĝi konsistas el minimuma sumo de 5 AKU kaj estas ĉiujare atribuota (AKU : Akademia Kotiz-Unuo, nun, t.e. 65 EUR ).

La verko estu prezentita al la Senato de AIS per alsendo de propono al la senata sekretariejo antaŭ la 1-a de marto. La Senato decidas dum la unua sesio post tiu dato. Se pro malalta scienca nivelo la premio ne estu agnoskebla, la duono de la rento reiru al la kapitalo kaj la alia duono al la Subtena Sektoro de AIS.

Kondiĉoj – La verko estu originale verkita en ILo, eventuale en ILo kaj naciaj lingvoj, sed almenaŭ la duono de la tekstoj estu verkita en ILo. La publikigo okazu en la kalendara jaro aŭ dum la kuranta jaro antaŭ la prezento ĉe la senata sekretariejo. Publikigo de prespreta verko post la decido akcepteblas, sed tiam la premio estos pagata nur post la aperigo de la verko. Estu minimume du kandidatoj por ke la premio estu agnoskebla, krom en kazo de unika sed algrade elstara verko laŭ unanima decido de la Senato. Se la kondiĉoj ne estas plenumita, verko el la koncerna jaro povas kandidatiĝi ankaŭ dum la sekvaj jaroj, ĝis kiam troviĝos almenaŭ du kandidatoj kun sufiĉe scienca nivelo.

Aŭtoro – La aŭtoro, aŭ la kompilinto (redaktinta eldonisto) devas esti AIS-ISK-ano (membro de la Internacia Sciencista Kolegio laŭ la regularo de AIS) dum almenaŭ 5 jaroj.